Kizilkumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kizilkumo en centra Azio (flave markita: la Silka Vojo)

Kizilkumo (Kysylkum, uzbeke Qizilqum, laŭvorte „ruĝa sablo“) estas gruzo- kaj sablo-dezerto situanta plejparte en la centra malaltejo de Turano. Ĝi vastas ĉirkaŭ 298.000 km² kaj apartenas al la ŝtatoj Turkmenio, Uzbekio kaj Kazaĥio. En 1932 respektive 1936 Kazaĥio cedis grandan parton de Kizilkumo, nome la regionon de Navoji, al Uzbekio.

Kizilkumo estas limigita en la nordo per rivero Sirdarjo, en sudokcidento de Amudarjo. Trans Amudarjo situas Karakumo, dezerto eĉ pli vasta ol Kizilkumo. Antaŭ 60 milionoj da jaroj okazis faltiĝo de la altegaj montaroj Himalajo, Tianŝano kaj Pamiro. La estiĝantaj montaroj forbaris la maran regionon de Kizilkumo kaj Karakumo for de la monda oceano, proceso kiu daŭris ĉ. 25 milionojn da jaroj.

Resursoj: tergaso, oro (minejoj en Muruntaŭ-granitmontaro).

Kizilkumo estas dezerto kun variaj pejzaĝoj. Multloke la ebenaĵoj estas kovritaj per gruzo kaj per la fajna ruĝa salo, kiu donis la nomon al Kizilkumo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]