Dezerto de Lompul

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dunoj en la Dezerto de Lompul.

La Dezerto de Lompul estas malvasta dezerteto en la nordokcidento de Senegalo, mezvoje inter Dakaro kaj Saint-Louis (Ndar).

[redakti] Specifaĵoj

Ĝi situas en la regiono de Luga, 10 km for de la Atlantiko, inter Lompoul-sur-mer kaj Kebemer. Koordinatoj: 15°26′60″N 16°40′60″U  /  15.45°N, 16.68333°U / 15.45; -16.68333 (Dezerto de Lompul)

La dezerto kovras 18 km². La dunoj povas atingi altecon de 40 ĝis 50 m. La sablo havas la koloron de okro, foje eĉ ruĝan kaj estas tre fajna. Vegetaĵaro malabundegas.

[redakti] Tourismo

Kamparo ĉe piedo de dunoj.

La Dezerto de Lompul estas pli kaj pli vizitata de turistoj, ĉar ĝi donas jam antaŭguston de la grandaj dezertoj pli nordaj, en Maŭritanio. Ekskursoj ĝenerale startas en Saint-Louis. Tranoktado estas aranĝata en kamparoj de "ĥaimaoj" (khaïma - tendo maŭritania).

[redakti] Vidu ankaŭ

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj