Daktilopalmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Daktilopalmo
Daktilopalmoj (Merzouga, Maroko)
Daktilopalmoj (Merzouga, Maroko)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Ordo: Arekaloj Arecales
Familio: Arekacoj Arecaceae
Genro: Feniko Phoenix
Phoenix dactylifera
L.
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La daktilopalmodaktila feniko (Phoenix dactylifera) kreskas en oazoj de Afriko kaj Okcidenta Azio. Ĝi estas tie la plej grava kulturplanto, kiu kreskas ĝis 30 m alta kaj produktas la unuajn fruktojn (daktiloj) en la 8-10-a jaro. La flortempo de la daktilpalmo estas februaro. La rikolto de la frukto kolektebla en novembro/decembro. La daktilpoalmoj estas relative salbezonaj. La daktilpalmoj estas vegetative pliigitaj, t.e. oni plantas ilin ne per semado de kernoj, sed oni detranĉas la ĝermantajn flank-ŝosojn kaj enplantas ilin.

Historio[redakti | redakti fonton]

Daktiloj apartenas al la unuaj fruktoj, kiuj estis ekkultivitaj. Gravis por tio, ke la palmo estas dioika (unuseksa planto). Unu palmo portas aŭ inajn florojn aŭ virajn polenojn. Se la vento faras la polenadon, tiam devas stari samnombra virseksaj kaj inseksaj palmoj en la sama areo. Tiun rilaton tre frue ekkonis la loĝantoj de la oazo kaj ili polenadis permane la inajn florojn, tiel sufiĉis unu virseksa palmo je 50 inaj palmoj.

Fruktoj[redakti | redakti fonton]

Daktiloj pendantaj de daktilopalmo

La daktiloj, do la fruktoj de la daktilopalmo, havas longan, glatan, malmolan, glatŝelan, unusulkan kernon kaj tre sukerohavan karnon. La daktilokarnon oni povas konsumi freŝe aŭ prem-prilabori (dezerta pano, daktilopano). La daktiloj evoluas en tielnomataj umbeloj, en kiuj pendas ĉe la inaj plantoj kun multaj 3-6 centimetrojn longaj, flavaj ĝis ruĝbrunaj fruktoj. Oni povas rikolti ĝis 60 kilogramojn da daktiloj je palmo. Daktiloj estas grava nutraĵo por la loĝantoj de Afriko kaj Okcidenta Azio, kaj konsumiĝas kiel frandaĵo en Eŭropo.

Daktiloj havas grandan entenon je facile digestebla sukero kaj proteino, kiuj havas grandan nutrovaloron kaj estas ĝenerale malpli ŝarĝaj por la digestado. La daktiloj havas grandan enhavon je vitamino C, vitamino D, vitaminoj el la B-grupo kaj kalcio kaj fosforo. Cent gramoj da freŝa daktilo enhavas 230 kcal (960 kJ). Cent gramoj da sekigita daktilo enhavas 270 kcal (1.130 kJ).

Krom la kutima utilo kiel grava baznutraĵo en Afriko kaj Okcidenta Azio, oni povas fari el la daktiloj palmovinondaktilmielon. Distingeblas diversaj kvalitoj kaj specoj de daktilofruktoj.

Esprimoj[redakti | redakti fonton]

La araba lingvo distingas inter la esprimoj:

  • Kimri (nematura)
  • Ĥalal (granda kaj malmola)
  • Rutab (matura kaj mola)
  • Tamr (matura kaj sunsekigita)

Daktilospecoj[redakti | redakti fonton]

  • Amer (amir) hajj
  • Barhee (barhi) (el la araba barh, varmega vento)
  • Deglet nour
  • Derrie (dayri) – el suda Irako
  • Empress
  • Halawy ("dolĉa")
  • Hayany – el Egiptio (Hayany estas vira persona nomo)
  • Iteema – kutima el Alĝerio
  • Khadrawy (arabe pri verdo)
  • Khalasah
  • Maktoom
  • Medjool (arabe: nekonata – originale el Maroko, nun plej ofte el Usono)
  • Sayer (arabe: 'komuna')
  • Thoory
  • Zahidi

Daktiloproduktado kiel ekonomia branĉo[redakti | redakti fonton]

La tutmonda rikolto je daktiloj de Monda Nutraĵa Organizaĵo estas ĉirkaŭ 7 milionoj da t (2003).

La ĉefaj kultivaj landoj estas:

Prezo de la daktilofrukto en la pomalgranda komerco[redakti | redakti fonton]

Dum decembro 2004, kvincent-grama pakaĵo de daktiloj en Germanio kostis de 2,20 ĝis 4,15 Eŭroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]