Semado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vincent van Gogh - la semisto

Semado laŭ PIV estas

  • kaj en figura senco la ago "disvastigi senton, preskaŭ ĉiam en malica senco".

En la esperanta kulturo aparte multaj klasikaj proverboj rilatas al semado: Inter la saĝaj frazoj estas inter alie la eldiroj 'Ne semu inter dornaĵo' (Malnova Testamento), 'Se Peĉjo ne semos, Petro ne rikoltos' (Zamenhofo), 'Kiu semas venton, rikoltos ŝtormon' (same Zamenhofo) kaj 'Semu al vi justecon, tiam vi rikoltas amon' (Nova Testamento).

Semado do konkrete en agrikulturo estas la disĵeto de semoj en preparitan teron, kiu ĝenerale antaŭe estis plugita kaj erpita. Tradicie homoj per mano prenis la semojn el sako ĉe la korpo kaj per svinga movo de la mano disdonis ilin: tiam la nombro de semoj en la mano, la forteco de la svingo kaj la rapideco de paŝado difinis, kiom da grajnoj po kvadrata metro estis semitaj. Nuntempe ofte tiun laboron faras maŝinoj, por kiuj oni kompreneble povas antaŭfiksi la nombron da grajnoj po kvadrata metro.

La plej bona tempo por semado tre dependas de la planto, sed krome ankaŭ de la regiona vetero kaj grundokonsisto. Plantoj tre malsame reagas al temperaturo, la nombro kaj intenseco da ĉiutaga sunradiado kaj de pluvo. Multaj plantoj en la pli malvarmaj klimatozonoj de la mondo semiĝas dum printempo, sed ekzistas ekzemple "vintraj grenoj", kiuj bezonas frostan grundon por ekĝermi, kaj do devas semiĝi iom antaŭ la vintra frostoperiodo. En la tropika klimatozono kompreneble eblas semi sendepende de la kalendaro, krom ke iuj sezonoj estas tro sekaj aŭ tro malsekaj.