Fronto Polisario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flago de Araba Demokratia Sahara Respubliko kaj de la Fronto Polisario.

La Fronto PolisarioPolisario (en la araba, جبهة البوليزاريو), hispanlingva akronimo por Frente Popular de Liberación de Saguía el Hamra y o de Oro (Wādī ad-Dahab) (Popola Fronto por la Liberigo de Saguía el Hamra kaj Río de Oro) estas ribelanta politika kaj milita movado el Okcidenta Saharo, kiu celas ĝian sendependecon de Maroko kaj la memdisponon por la sahara komunumo.

Polisario estas la heredanto de la Movado por la Liberiĝo de la Saharo de la 1960-aj jaroj, direktita de Bassiri, murdita de la hispana armeo dum la diktaturo de Franko.

Manifestacio de Polisario en Valencio (11 Nov 2006)

Grupo da studantoj, gviditaj de El-Uali Mustafa Sayyid, konsistigas la Polisarion la 10-a de majo de 1973 celante atingi sendependecon de la teritorio okupita de Hispanio. La 20-an ekas la unuaj perarmilaj luktoj; temas pri geril-milito, la unua organizita en dezerto.

Post la los paktoj de 1975, la gerilo daŭre luktas kontraŭ la najbaraj landoj kiuj disdonis al si la teritorion. Tiel, la 5-a de aŭgusto de 1979 ĝi sukcesis devigi al Maŭritanio forcedi sian eron el Okcidenta Saharo al la Polisario, sed ĉi tiu ne estis agnoskita de Maroko, kiu aneksis tiun landeron.

Ekde 1975, la organizaĵo restas en Tinduf, alĝeria teritorio. Tiu sama jaro, Unuiĝintaj Nacioj agnoskas la movadon. Februare de 1976 Polisario proklamas la Araban Saharan Demokratian Respublikon (ADSR) en Tifariti, en la landero ne okupita de Maroko, kaj tuj konsiderita de diversaj landoj kiel registaro en ekzilo. ASDR estas membro de OUA. Estis agnoskita kiel ŝtato de 85 landoj, plejparte afrikajlatin-amerikaj. Aliaj multaj ŝtatoj ne agnoskas ASDR-on sed tute jes la Polisario kiel legitima reprezentanto de la saharanoj.

Luktoj daŭris ĝis la 6-a de septembro de 1991, kiam oni interkonsentis pafado-ĉeson post la starigo de la marokaj muroj.

MINURSO (Misio de Unuiĝintaj Nacioj por la Referendumo de Okcidenta Saharo) estas institucio komisiita prizorgi pafado-ĉeson kaj starigi referendumon, ankoraŭ ne plenumita.

Polisario regas la okcidenta landero post la muroj (ok entute), sed parto de la teritorio estas praktike senhoma kaj la plejparto de siaj trupoj restas en Alĝerio.

En Tinduf estas organizitaj la kampoj de saharaj rifuĝintoj. De kelka tempo disponis pri preskaŭ 500 marokaj soldatoj milit-kaptite, kelkaj ekde pli ol 25 jaroj, sed ili estis liberigitaj post internaciaj premoj speciale de Usono.

La tradicia subteno de Libio malkreskis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]