Araba Demokratia Sahara Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Araba Demokratia Sahara Respubliko

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Ho Filoj de Saharo
neagnoskita ŝtatolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo proklamita Ajuno, fakta Tifariti
Oficiala(j) lingvo(j) araba lingvo, hispana lingvo
Loĝantaro 607 292 (2021)
Horzono UTC±00:00
Interreta domajno .eh
Landokodo ESH
Telefona kodo +212
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Brahim Ghali
Ĉefministro Mohamed Wali Akeik
Ekonomio
Valuto Sahrawi peseta
vdr
Areoj de Okcidenta Saharo sub kontrolo de Maroko (blue) kaj de la ADSR (verda)
Situo
Flago de Araba Demokratia Sahara Respubliko kaj de la Fronto Polisario

La Araba Demokratia Sahara Respubliko (ADSR; en araba الجمهورية العربية الصحراوية الديمقراطية, konata ankaŭ kiel Okcidenta Saharo, kvankam temas pri malsamaj konceptoj) estas ŝtato sen propra teritorio formita de la antikva hispana provinco kaj kolonio de Hispana Saharo kiu estis okupita en 1976 de Maroko kaj Maŭritanio kaj komplete aneksiita de Maroko en aŭgusto de 1979, kiam rezignis Maŭritanio al la okupita de ĝi zono.

La loĝantaro de la okupita teritorio rifuĝigis en rifuĝejoj de najbara Alĝerio kaj tie konstituis ĝermon de estonta ŝtato kun registaro, armeo, edukaj instancoj, sanitara servo ktp. La rifuĝejoj havas nomojn de urboj de Okcidenta Saharo. Tiu sistemo survivis dum la lasta kvarono de la 20a jarcento danke al permeso de Alĝerio kaj al la helpo de eŭropaj ŝtatoj aŭ organizoj, inter ili Hispanio.

La ADSR estas agnoskata de 82 ŝtatoj kaj de la Afrika Unio.

El-Uali Mustafa Sajid estis unua Prezidento de la Araba Demokratia Sahara Respubliko.

Kronologio[1][redakti | redakti fonton]

  • 1976, Hispanio abandonis la teritorion de Okcidenta Saharo; reklamis ĝin kaj Maroko kaj Maŭritanio, kaj opoziciis la sahara partio Fronto Polisario. Maroko invadis el nordo la teritorion kaj bombardis la lokan loĝantaron dum ties fuĝo al translimaj teritorioj en Alĝerio. Komencas milito de Maroko kontraŭ Polisario kaj inverse.
  • 1979, Maŭritanio post anekso de eta havena parto rezignas pri la resto; Maroko okupis ĝin.
  • 1988, Maroko kaj Polisario akceptas militpaŭzon fare de Unuiĝintaj Nacioj.
  • 1991, Unuiĝintaj Nacioj klopodas organizi referendumon.
  • 1992, ne okazas planita referendumo.
  • 1994, UN klopodas fari censon por posta referendumo.
  • 1999, Maroko kaj Polisario akceptas novan censoproceson.
  • 2001, Plano Baker 1 planas integriĝon en Maroko kun aŭtonomio, Polisario malakceptas.
  • 2003, Plano Baker 2 planas referendumon por memdetermino, Maroko malakceptas.
  • 2010, Finas la periodon de negocado de Unuiĝintaj Nacioj (Minurso).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Apoyo a un referéndum en el Sáhara" (Apogo al referendumo en Saharo), El Mundo, 16an de decembro de 2009, paĝo 4.