Poacoj
|
|
||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Troveblo de fosilioj: Kretaceo - ĉi-epoke | ||||||||||
Briza maxima
|
||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||
|
||||||||||
| Poacoj Poaceae (R.Br.) Barnhart |
||||||||||
|
Subfamilioj
|
||||||||||
|
Estas 13 subfamilioj: Subfamilio Anomochlooideae |
||||||||||
La poacoj aŭ veraj herboj (Poaceae, pli frue konataj kiel Graminae) estas unukotiledonaj plantoj (klaso Liliopsida). En la familio estas ĉ. 600 genroj kaj 10 000 specioj. Tiuj plantoj ampleksas ĉ. 20% de la tera vegetaĵo. Tiu planta familio estas la plej grava por la homa ekonomio, vivo, entenas gazonajn kaj furaĝajn herbojn, la ĉefaj grenoj kreskas ĉie en la mondo. La bambuo en Azio ofte estas uzata por konstruado.
La gresoj ĝenerale havas la sekvajn trajtojn:
- tipe kava tigo (nomata kulmo), ŝtopita, dividita ĉe nodoj. (esceptoj: maizo, milio, kiuj havas malkavan tigon)
- moltigaj plantoj, escepte de bambuso, kies tigo ligneciĝas
- folioj, ekkreskintaj ĉe nodoj, alterne starantaj duvice’' aŭ malofte spirale, kaj ili havas paralelaj vejnoj.
- La folioj formas sube ingon ĉirkaŭbrakumantan la tigon kaj platon kun ĝenerale glata rando; la oreleto (ligule) troviĝas inter la tigo kaj plato.
- Floroj estas malgrandaj, mankas iliaj petaloj, kaj ili grupiĝas en spiketoj aranĝitaj en paniklo, grapolo, spiko aŭ kapo; la floroj estas vento-polenitaj.
- Frukto estas kariopso (ankaŭ nomata grajno).
La agrikulturaj poacoj kulturataj por produktado de nutraĵoj nomiĝas cerealoj. Cerealoj signifas la ĉefan kaloriofonton por la homaro, ekzemple rizo en Barato kaj la Orienta Azio, maizo en Meksiko, kaj tritiko kaj hordeo en Eŭropo kaj Nord-Ameriko.
Enhavo |
Sistematiko [redakti]
La familio aperis antaŭ proksimume 95 milionoj da jaroj en Gondvano.
La familio enhavas ĉirkaŭ 11 000 speciojn en ĉirkaŭ 700 genroj. Estas 13 subfamiloj kaj 2 ĉefaj kladoj (BEP kaj PACCAD).
| Poaceae |
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Fotosintezo [redakti]
Ene PACCMAD klado, evoluis plurfoje vojoj de C4-tipa fotosintezo. [1]
Referencoj [redakti]
- ↑ angle New grass phylogeny resolves deep evolutionary relationships and discovers C4 origins, Aliscioni kaj al, 2012
Vidu ankaŭ [redakti]
Herbo, gazono, sukerkano, fragmito, fojno, spiketo, glumo, aristo, paleo.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- poaca familio/angle in L. Watson and M.J. Dallwitz (1992 onwards). The families of flowering plants: descriptions, illustrations, identification, information retrieval. http://delta-intkey.com
- L. Watson and M. J. Dallwitz (1992 onwards). The grass genera of the world: descriptions, illustrations, identification, and information retrieval; including synonyms, morphology, anatomy, physiology, phytochemistry, cytology, classification, pathogens, world and local distribution, and references. http://delta-intkey.com
- Poacoj france