Internacia helpo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eksterlanda helpo)
mapo disdonado kaj ricevintoj de de internacia helpo en 2005.

Internacia helpoeksterlanda helpo estas la translokigo de resursoj (kutime la translokigo de mono) de lando al lando [1]. La motivoj por doni helpon estas diversaj:

  • Altruismo kaj solidareco kun landoj suferantaj de malriĉeco aŭ landoj trafitaj de natura katastrofo
  • Deziro akiri politikan influon, tio estas influi la decidojn faritajn de diversaj landoj, ne nepre la lando kiu ricevas la helpon.
  • Deziro plifortigi la pozicion de armeaj aliancanoj.
  • Ekonomiaj motivoj de estaĵoj ene de la helpa lando: ekzemple, usonaj korporacioj kiuj produktas armilojn estas dungitaj de la donado de usona armea helpo al diversaj landoj.

Internacia helpo povas esti nur mallongperioda solvo, sed certe estis kazoj en kiuj la helpo por restarigi la ekonomion estis esenca, ekzemple en la kazo de la Plano Marshall [2]. Foje la helpo igas la profitantojn eviti preni respondecon por ŝanĝi sian situacion.

Eksterlanda helpo povas damaĝi subtenatajn landojn, subpremante la disvolviĝon de industrioj kaj servoj.

Helpfinanco povas esti transdonitaj al la buĝeto de la ricevanta lando por ĝenerala uzo, aŭ por financi antaŭdestinitajn celojn. Ekzemple, riĉa lando povas financi aŭtovojan konstruprojekton en evolulando.

La helpanta partio kaj la ricevanta partio de eksterlanda helpo povas esti registaroj, neregistaraj organizaĵoj aŭ individuoj.

Kvanto de helpo[redakti | redakti fonton]

Plej oficiala disvolviga helpo (angle official development assistance, ODA) venas de la 30 membroj de la Disvolva Helpa Komitata (angle Development Assistance Committee, DAC) [3] aŭ proksimume 150 miliardo da USD en 2018 [4]. Por la sama jaro, la OECD taksis ke ses al sep miliardoj da dolaroj de ODA helpo estis donita fare de dek aliaj ŝtatoj, inkluzive de Ĉinio kaj Barato [5].

Pintaj donantoj de Internacia helpo (2020)[redakti | redakti fonton]

  1. Eŭropa Unio – $75.8 miliardoj da USD
  2. Usono – $34.6 miliardoj da USD
  3. Germanio – $23.8 miliardoj da USD
  4. Unuiĝinta Reĝlando (Britio) – $19.4 miliardoj da USD
  5. Japanio – $15.5 miliardoj da USD
  6. Francio – $12.2 miliardoj da USD
  7. Svedio – $5.4 miliardoj da USD
  8. Nederlando – $5.3 miliardoj da USD
  9. Italio – $4.9 miliardoj da USD
  10. Kanado – $4.7 miliardoj da USD
  11. Norvegio – $4.3 miliardoj da USD

Ricevantoj de Internacia helpo (2009-2018)[6][redakti | redakti fonton]

Lando Miliardoj da USD
Afganio 51.8
Sirio 44.4
Etiopio 37.9
Vjetnamio 32.0
Demokratia Respubliko Kongo 28.7
Pakistano 27.5
Tanzanio 27.4
Turkio 25.2
Kenjo 24.1

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]