Belém

El Vikipedio

(Alidirektita el Belemo)
Saltu al: navigado, serĉo

Belém (Belejn) ofte esperantigita Belemo estas municipo kaj ĉefurbo de Brazila subŝtato Parao.

Ĝi troviĝas 10 metrojn super la marnivelo. Fondita en 1616. La municipo havas 1.064,9 Km2 je areo (estas, do, unu el la plej malgrandaj municipoj en Parao) kaj 1.342.202 enloĝantojn.

[redaktu] Esperanto en Belém

Nuno Álvares Rodrigues, konata pere de la pseŭdonimo “La Forgesito”, naskiĝis la 25-an de Julio 1865 en Pará. Li diplomiĝis pri medicino en Universitato de Rio de Janeiro kaj vivtenis sin kiel kirurgiisto de Brazila Mararmeo. En Belém li kreis kaj estis la unua prezidanto de du E-grupoj: “Norda Matena Stelo” (1909) kaj “Energio” (1921). Li forpasis la 11-an de Novembro 1922.

Eble, post lia forpaso, malaperis Esperanto en Belém, kaj Carlos B. de Souza estas la dua esperantista pioniro tie, kie li ekloĝis la jaron 1937 (antaŭe li estis vivinta eble en urbo Rio de Janeiro).

Ĉirkaŭ 1945 Francisco Falcão movadis tie.

Post tio, ne estas multaj informoj pri la movado en Belém.

Hodiaŭ Pekim Tenório Vaz estas, eble, la ĉefa aktivulo en Belém.


Ĉi tiu artikolo pri "Belém" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.prefeituradebelem.com.br
•  http://maps.google.com/maps?ll=-1.396294,-48.449020&spn=0.166014,0.234180&t=k&hl=en
•  http://www.belem.pa.gov.br
•  http://www.bh.org.il/Communities/Synagogue/brazil.asp


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Belém sub la gloso Belém (Pará)