Hélder Câmara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hélder Câmara
brazila ĉefepiskopo
Persona informo
Naskiĝo 7-an de februaro 1909 (1909-02-07)
en Fortalezo
Morto 27-an de aŭgusto 1999 (1999-08-27) (90-jaraĝa)
en Recife
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korhalto vd
Tombo Olinda Cathedral vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Profesio
Okupo teologo • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hélder CÂMARA ['εłdeR 'kâmarə] (naskiĝis la 2-an de julio 1909 en Fortalezo, mortis la 27-an de aŭgusto 1999 en Recifo) estis brazila ĉefepiskopo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Hélder CÂMARA naskiĝis la 2-an de julio 1909 en Fortalezo (Brazilo) kiel 11-a el 13 filoj en sia familio. Lia antaŭnomo Hélder estas la nomo de Nederlanda urbo, kiu plaĉis al João Câmara, lia patro.

En la aĝo de 22 Hélder Câmara ricevis specialan permeson pastriĝi je la 22-a de aŭgusto 1931, kvankam li ne havis la regule necesan aĝon.

Kiel pastro li klopodis uzi simplan lingvaĵon kompreneblan por lia aŭskultantaro de fideluloj.

En 1950 li en Romo (Italio) konatiĝis kun monsinjoro Montini (posta papo Paŭlo la 6-a).

En 1952 li estis elektita kiel episkopo kaj organizis CNBB, la Nacian Konferencon de Brazilaj Episkopoj. Post la armea puĉo en 1964 li kontraŭis la armeajn regantojn kaj senperforte engaĝiĝis por sociala kaj demokratia ŝtato.

Tiusence li influis la ekleziajn decidojn de Medellin kaj Puebla (1971).

Hélder Câmara ricevis pli ol dudek honorajn doktorecojn kaj la honoran civitanecon de trideko da urboj.

Citaĵo[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Soleco, por ni, ne ekzistas!!! 
— Dom Hélder Câmara

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]