Palestinanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palestinanoj
الفلسطينيون‎
araba Al-Filasṭīnīyūn
Flago de Palestino
Flago de Palestino
De maldekstre al desktre: Tawfiq Canaan, Edward Said, Mahmoud Darwish, Leila Khaled, Yassir Arafat, Mohammad Bakri, Hanan Ashrawi, Reĝino Rania de Jordanio.
etnoloĝantaro • ethnonational group
araboŜemidoj
Suma populacio
10000000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
Palestina araba dialektoaraba lingvo
Religio
sunaismokristanismo
vdr

La vorto "Palestinanoj" estas kutime uzata por indiki arab-parolantaj homoj kun familiaj radikoj en Palestino. Palestinanoj plej-parte sekvas la islaman religion, sed granda minoritato estas kristana, kaj kelkaj estas druzoj.

Dum la epoko de la Brita regado de Palestino, ĉiuj loĝantoj de Palestino estis nomataj palestinanoj, inkluzive de judaj palestinanoj. Post la fondo de la ŝtato de Israelo, oni komencis uzi la vorton "Palestinanoj" nur por la araboj de la regiono.

Ofte, en Israelo mem, oni nomas "Palestinanoj" nur la arabojn, kiuj vivas en Cisjordanio kaj Gaza, dum la arabojn, kiuj vivas ene de Israelo, oni nomas "arabaj israelanoj". Tamen, ili mem ofte nomas sin Palestinanoj.

Kelkaj milionoj da homoj, kiuj vivas en aliaj arabaj landoj kaj tra la tuta mondo, estas konsiderataj palestinanoj, ĉar ili aŭ iliaj rektaj familianoj forlasis Palestinon en 1947-1949 (ĉu memvole ĉu forpelite de la israelanoj dum la tiama juda-araba milito) aŭ dum la pasintaj aŭ postaj jardekoj. Multaj el ili vivas nun en Libano, Sirio kaj Jordanio.

Estas malfacile kalkuli la nombron de Palestinanoj en la mondo, sed oni povas facile alveni al cifero de preskaŭ 10 milionoj, kalkulante ĉiujn palestinanoj kiuj vivas en Palestino kaj ekstere. Tamen, oni devas rimarki ke ĉi tiuj ciferoj estas tre politike ŝarĝitaj.

La plej konata Palestinano trans la mondo estas verŝajne Jaser Arafat, la gvidanto de la OLP (Organizaĵo por Liberigo de Palestino), kiu mortis en 2004. Alia konata Palestinano estas la forpasinta intelektulo Edward Said, kiu kreskis en Egiptio kaj instruis en Usono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]