Theodor Herzl

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Theodor Herzl

Theodor HERZL [tEodor hErcl] (* la 2-an de majo 1860 en Budapeŝto, † la 3-an de julio 1903 en Edlach en Malsupra Aŭstrio) estis aŭstra ĵurnalisto kaj verkisto. Li estas konsiderata unu el la decidaj personoj de cionismo.

En la hebrea lingvo oni nomas lin "Benjamin Ze'ev" (בנימין זאב).

En 1896, kiam en Parizo manifestiĝis kontraŭjudaj tendencoj, li verkis libron Der Judenstaat (germane: la juda ŝtato), en kiu li proponis la kreadon de ŝtato por judoj. La libro defendis la opinion, ke judoj ne povas esperi pacan kaj justan vivon inter aliaj popoloj; ĝi poste estis idea bazo de la fondo de Israelo. La oficiala proklamo de Israelo en Tel-Avivo je la 4-a de majo 1948 okazis sub portreto de Herzl.

Pretere, L. L. Zamenhof, kiu estis aktiva en la cionisma movado ĝis 1886 aŭ 1887, ne subtenis la ideojn de Herzl; lia celo estis paca kunvivado de la religioj surbaze de hilelismo.

[redakti] Verkoj en Esperanto

[redakti] Eksteraj ligoj

Ĝermo pri {{{1}}}
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redakti. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.  Eble ĉi tiu ŝablono estas tro ĝenerala. Bonvolu konsideri aldonante plian parametron kategoriigante la ĝermon.