Todor Ĵivkov
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 24 Mar. 2013.
1 ŝanĝo bezonas kontrolon.
| Todor Ĵivkov Toдор Живков |
|
|
unua sekretario de la Centra Komitato de la Bulgara Komunista Partio
|
|
| En funkcio: 4-a de marto 1954 – 10-a de novembro 1989 |
|
| Antaŭulo | Vulko Ĉervenkov |
|---|---|
| Sekvanto | Petar Mladenov |
|
gvidanto de la Ŝtata Konsilio (prezidanto de Bulgario)
|
|
| En funkcio: 7-a de julio 1971 – 17-a de novembro 1989 |
|
| Antaŭulo | posteno kreita |
| Sekvanto | Petar Mladenov |
|
|
|
| Naskiĝo | la 7-an de septembro 1911 en vilaĝo Pravec, Sofia provinco, Bulgario |
| Morto | la 5-an de aŭgusto 1998 (86-jara) en |
| Nacieco | bulgara |
| Politika partio | Bulgara Komunista Partio |
| Profesio | politikisto |
Todor Ĥristov Ĵivkov (en cirila alfabeto Toдор Xpиcтoв Живков [ˈtɔdɔr ˈxristɔf ˈʒifkɔf], naskiĝis la 7-an de septembro 1911 en la vilaĝo Pravec, Sofia provinco, Bulgario, mortis la 5-an de aŭgusto 1998) estis bulgara komunista politikisto kaj ŝtata funkciulo. De la 4-a de marto 1954 ĝis la 10-a de novembro 1989 li estis unua sekretario de la Centra Komitato de la Bulgara Komunista Partio, kaj de la 7-a de julio 1971 ĝis la 17-a de novembro 1989 estis gvidanto de la Ŝtata Konsilio, do fakte ŝtata prezidanto de Bulgario. Ambaŭ postenojn en novembro 1989 transprenis Petar Mladenov.

