Anthony Eden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anthony Eden
Persona informo
Anthony Eden
Naskonomo Robert Anthony Eden
Naskiĝo 12-an de junio 1897 (1897-06-12)
en Durham
Morto 14-an de januaro 1977 (1977-01-14) (79-jaraĝa)
en Alvediston Manor
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per hepata kancero vd
Tombo Wiltshire vd
Religio Anglikanismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Christ Church CollegeEton CollegeUniversitato de Oksfordo • Sandroyd School vd
Partio Konservativa Partio vd
Familio
Patro William Eden vd
Patrino Sybil Frances Grey vd
Edz(in)o Beatrice Beckett • Clarissa Eden vd
Infanoj Simon Eden • Robert Eden • Nicholas Eden, 2nd Earl of Avon vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato • aristokrato vd
Aktiva en Londono vd
Aktiva dum 1914– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Anthony EDEN (n. 12-an de junio 1897, Windlestone, Durham, Anglio – m. 14-an de januaro 1977, Alvediston, Wiltshire) estis brita eksterafera ministro (1935-1938; 1940-1945; 1951-1955), pli poste ĉefministro de 1955 ĝis 1957.

Post la servo en la unua mondmilito, li studis orientajn lingvojn (araban kaj persan) en la oksforda kolegio "Christ Church".

Oni elektis lin al la malsupra ĉambro en 1923, nomumis lin en 1931 vic-eksterafera ministro, en 1934 lorda sigelgardisto, en junio de 1935 al ministro pri aferoj de Ligo de popoloj.

Li demisiis en 1938 pri ministeria posteno (pri eksteraj aferoj) pro politiko de Neville Chamberlain al la nazia Germanio kaj faŝista Italio.

Eden helpis pacigi en 1954 pri la anglan–iranan naftokrizon, kaj la krizon inter Italio kaj Jugoslavio pri Triesto. Li helpis ankaŭ paciĝon en Hindoĉinio kaj establi la militaran organizon SEATO, parto de la Okcidenta Bloko.

Li grave malsaniĝis en 1953 kaj oni plurfoje operaciis lin. Li neniam iĝis tiel sana kiel antaŭe.

La 6-an de aprilo 1955, Eden estis nomumita al ĉefministro. Li malsukcesis en la Sueza krizo de 1956 kaj demisiis la 9-an de januaro 1957 pro sanaferoj.