Neville Chamberlain

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Neville Chamberlain
Neville Chamberlain
Arthur Neville Chamberlain
Naskiĝo 18-a de marto 1869
Birmingham, Anglio
Morto 9-a de novembro 1940
Heckfield, Anglio
Vidu ankaŭ biografian portalon

Arthur Neville Chamberlain (naskiĝinta la 18-an de marto 1869 en Birmingham, mortinta la 9-an de novembro 1940 en Heckfield, proksime de Reading en Hampshire) estis britia konservatista premiero (la 28-a de majo 1937 - la 10-a de majo 1940). Lia nomo estas kunigita precipe kun politiko de cedoj, kiun li praktikis rilate al Germanio de Adolf Hitler.

Arthur Neville Chamberlain estis filo de Joseph Chamberlain, devene radikala liberalulo, kiu pli poste transiris al konservatiistoj kaj akiris brakseĝon de ministro de komerco kaj kolonioj, kaj malpli aĝa frato de Austen Chamberlain, ministro de eksterlando (1924 - 1929), portinto de prezo de Nobel.

Li rezignis pri la posteno de la premiero la 10-an de majo 1940 post invado de germanaj soldataroj ĝi Belgio, Nederlando kaj Luksemburgio. Rezigninte li restis ĉefulo de konservatiistoj, kaj ĝis kiam lia sano permesis al li tion, li subtenis Churchill-on. La 6-an de novembro 1940 li mortis pro stomaka kancero. Li estas konata pro la fama frazo, kiun li diris elaviadiliĝinte: "Mi alportis al vi la pacon."