Kongreso de KPSU

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kongreso de KPSU estis, laŭ la partia statuto, la ĉefa gvidorgano de Komunista Partio de Sovetunio kaj ties antaŭulaj partioj. Entute okazis 28 tiaj kongresoj, se kalkuli ekde la kongreso de Rusia Social-Demokratia Laborista Partio en Minsko (1898).

En 1917-1925 la kongresoj okazis ĉiujare, sed post la morto de Lenino partia politiko ŝanĝiĝis al malpli da demokratio; rezulte inter la jaroj 1939-1952 kongresoj tute ne okazis. Ekde 1961 la kongresoj okazadis regule, ĉiun kvinan jaron.

La kongreso de KPSU elektadis la Centran Komitaton (ЦК/CK), kiu, siavice, elektadis membrojn de la Politika Buroo (Политбюро/Politburoo).