Aristide Briand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aristide Briand

Aristide BRIAND (n. 28-an de marto 1862, Nantes, Francio - m. 7-an de marto 1932, Parizo) estis franca politikisto, 11-foje ĉefministro de Francio, kaj 26-foja ministro inter 1906-1932. Li ricevis Nobel-premion en 1926 pro fortostreĉado por internacia kunlaboro, Ligo de Nacioj, la monda paco.

Li iĝis dum la jur-studado fidelulo de la maldektra politika flanko kaj verkis artikolojn por eldonaĵoj Le Peuple, La Lanterne kaj Petite République. Li partoprenis en 1904 krom Jean Jaurès en fondo de la L'Humanité.

Li sukcesis en la laborista kongreso de Nantes, 1894, kiam li sukcese adaptigis la ĝeneralan strikon kiel politikan taktikon por la tre dividitaj francaj sindikatoj. Tiu decido kaŭzis pluan reciprokan malproksimiĝon de la moderaj socialistoj de Jaurès kaj la batalemaj marksistoj de Jules Guesde. Li trifoje provis eniri la parlamenton (1889, 1893 kaj 1898) kaj en 1901 iĝis ĉefsekretario de la Socialista Partio. Oni elektis lin en 1902 al reprezentanto de departemento Loire kaj ĝis lia morto restis membro de la parlamento.

Briand akiris sian unuan grandan politikan sukceson en komisiono, kiam li ellaboris en 1905 la leĝ-proponon pri disigo de la ŝtato kaj eklezio kaj li sukcesis akceptigi la reformon per malgranda modifo. Li povis danki al tio, ke oni nomumis lin en marto de 1906 edukafera kaj kulturala ministro. La akcepto de la posteno en la burĝa registaro kaŭzis konfliktojn al Jaurès kaj aliaj socialistoj. Briand – male ol Jaurès – pensis, ke la socialistoj devas kunlabori kun la radikaloj en la reformdemandoj. Li servis en la unua registaro de Georges Clemenceau (1906-09) kiel edukafera ministro kaj kiel ĉefministro ekde julio de 1909 ĝis novembro de 1910. Li plenumis pliajn du ciklojn kaj en marto de 1913 lia leĝpropono malvenkis pri la proporcia reprezentado.

En oktobro de 1915, post fiasko de registaro de René Viviani, Briand iĝis denove ĉefministro, kiu direktis samtempe la eksterajn aferojn. Li formis sian sesan kabineton en decembro de 1916, sed ne povis venki la militajn problemojn. La kreskantaj ŝarĝoj kaj la sensukcesa balkana militiro, li demisiis en marto de 1917. En la sekvaj tri jaroj, li apenaŭ rolis en la landa politiko, sed publike apogis la koncepton de kolektiva sekureco kaj la Ligon de Nacioj. Li iĝis denove ĉefministro en januaro de 1921, sed pro la eksteraferaj fiaskoj demisiis la 12-an de januaro 1922.

En aprilo de 1925, en registaro de Paul Painlevé li iĝis denove eksterafera ministro kaj rezervis tiun postenon en 14 sekvaj registaroj, el kiuj en 4 li estis ankaŭ la ĉefministro (trifoje en 1925-26, poste en 1929). En tiu sukcesaperiodo okazis subskribo de la Traktatoj de Locarno (1925), en kiu Briand, la germana Gustav Stresemann kaj la brita Austen Chamberlain provis normaligi ka rilatojn inter Germanio kaj la pli fruaj malamikoj. Tiam oni subskribis ankaŭ la pakton de Briand-Kellogg (27-an de aŭgusto 1928), en kiu 60 landoj interkonsentis eksterleĝigi la militon. En decembro de 1930, Briand publike kaj aŭdace propagis, ke Eŭropo devas unuiĝi en federacio. En januaro de 1932, li kampanjis por la prezidenteco de Francio, sed tio ne sukcesis, li retiriĝis kaj baldaŭ mortis.