Ŝimon Peres

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ŝimon Peres
שמעון פרס‎
Ŝimon Peres

Ŝimon Peres en 2009


Oficanta
Funkcio akceptita:
15-a de julio 2007
Antaŭulo Moŝe Kacav

En funkcio:
4-a de novembro 1995 – 18-a de junio 1996
Aktiva ĝis 22-a de novembro 1995
Prezidento Ezer Vajcman
Antaŭulo Jicĥak Rabin
Sekvanto Benjamin Netanjahu
En funkcio:
14-a de septembro 1984 – 20-a de oktobro 1986
Prezidento Ĥajm Hercog
Antaŭulo Jicĥak Ŝamir
Sekvanto Jicĥak Ŝamir
En funkcio:
22-a de aprilo 1977 – 21-a de junio 1977
Aktiva
Prezidento Efraim Kacir
Antaŭulo Jicĥak Rabin
Sekvanto Menaĥem Begin

Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1923
en Flago de Pollando Wiszniewo, Pollando (nun Belarusio)
Politika partio Rafi (1965 – 1968)
Laborista (1968 – 2005)
Kadima (2005 – nuntempo)
Edzo/ino Sonja Peres
Infanoj Zvia, Joni, kaj Hemi Peres
Religio Judaismo
Subskribo Ŝimon Peres, subskribo
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r
Ŝimon Peres

Ŝimon PERES (hebree שִׁמְעוֹן פֶּרֶס) (nask.2-a de aŭgusto, 1923),estas israela politikisto, ricevinta en 1994 la Nobel-Premion pri Paco kune kun Jicĥak Rabin kaj Jaser Arafat.

Li estas gvidanto de la Israela Laborpartio, la 8-a Ĉefministro de Israelo inter 1984-1986 kaj 1995-1996 kaj ministro pri Defendaj Aferoj inter 2001-2002.

Enhavo

[redakti] Frua vivo

Ŝimon Peres naskiĝis en Pollando kiel Szymon Perski. Li translokiĝis kun sia familio en 1934 al Tel Aviv, Israelo.

[redakti] Politika kariero

Ŝimon Peres estas unu el la plej aĝaj politikistoj de Israelo. Kvankam li festis antaŭ nelonge sian 80-an naskiĝtagon, en Israelo ĉiu interkonsentas, ke li estas ankoraŭ vivforta kaj vigla. Li sukcesege akiris la francan militan flugaviadilon de Dassault, la Mirage III kaj nuklean reaktoron.

Kvankam li neniam venkis en balotoj, Peres estis dufoje Ĉefministro: unuafoje inter 1984-1986 laŭ interkonsento kun la Likud-a Jicĥak Ŝamir kaj duafoje inter 1995-1996 post la murdo de la tiama ĉefministro Jicĥak Rabin.

Li establis en 1997 Centron de Peres por la Paco.

[redakti] Eldiroj

"Se la problemo ne havas solvon, tio ne povas esti problemo, sed la fakto – tio ne estas solvita, sed prokrastita." "Televido faris la diktaturecon nerealigebla sed la demokracion netolerebla."

"Vi povas murdi milojn; vi povas preni la vivon de unu; vi en povas murdi ideon." — pro la murdo de la ĉefministro Jicĥak Rabin.
"Per la religio vi povas apenaŭ trakti. Oni pensas, ke oni havas superan permeson por mortigi homojn kaj militiri"

"La araboj komencas ekkompreni, ke ne la povreco kaŭzas la teroron, sed la teroro kaŭzas la povrecon. Ili estas viktimoj de la propraj eraroj."

[redakti] Libroj

Li estas aŭtoro de multaj libroj, inkluzive la librojn anglalingvajn :

  • The New Middle East
  • For the Future of Israel.
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj