Kadima

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kadima (hebree: קדימה, Qādīmāh , esperante: "Antaŭen") estas nova politika partio en Israelo, kiu situas politike inter Likud kaj Laborista partio kaj vidas sin mem en mezo de la israela politika skalo kiel liberala. Prominenta ano de la partio estis la fondinto Ariel Ŝaron, kiu en aŭtuno de 2005 kun kelkaj registaraj ministroj ĝin fondis.

Cipi Livni, nuna gvidanto de la partio

La plej multo de la unuaj anoj de la partio devenis el la dekstra partio Likud, sed ilin akompanis mebroj de la Laborista Partio, kun Ŝimon Peres ĉekape.

Ekde la 16-a de januaro 2006, Ehud Olmert fariĝis la dua prezidanto de la partio, post Ŝaron, kiu la 4-an de januaro 2006 suferis apopleksion kaj de post tiu momento kuŝas en komato. En la elektoj de tiu jaro Kadima gajnis 29 seĝojn en la Parlamento (Kneset), kaj Olmert fariĝis la ĉefministro.

Post diversaj skandaloj de koruptado, Olmert devis antaŭkunvoki novajn balotojn por la jaro 2009. En septembro 2008 estis elektita nova gvidanto de la partio la ministro de eksteraj rilatoj de la tiama registaro, Cipi Livni.

En la balotoj de februaro 2009, Kadima gajnis 28 seĝojn, kaj estis la partio kiu atingis pli da voĉdonoj, sed sen absoluta plimulto.

La partio volas Israelon kun juda plimulto kaj mem desegnitaj limoj, favoraj al la israelaj setlintoj en la palestinaj teritorioj. La partio estas ofte priskribita kiel centrisma, kvankam aliaj kontestas tiun priskribon.

[redakti] Eksteraj ligoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj