Monda Juda Kongreso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda Juda Kongreso
הקונגרס היהודי העולמי
World Jewish Congress
Всемирный еврейский конгресс
Congrès Juif Mondial
Congreso Judío Mundial
Zsidó Világkongresszus
Jüdischer Weltkongress
Congresso Ebraico Mondiale
Światowy Kongres Żydowski
المؤتمر اليهودي العالمي
kongresa kunveno en 1953
kongresa kunveno en 1953
internacia ne-registara organizaĵo • juda organizaĵo • organizaĵo laŭ 501(c)
Komenco 1936 en Ĝenevo
Lando(j) Usono vd
Sidejo Nov-Jorko
Agareo

cionismo

Fondinto(j) Nahum Goldmann vd
Ĉefestro(j) Edgar Bronfman, Sr. vd
Retejo www.worldjewishcongress.org
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)
vdr
Ŝimon Peres dum la Monda Juda Kongreso en Jerusalemo (2010)
Tony Blair kaj la Monda Juda Kongreso en Jerusalemo, junio 2011
La Tria Monda Juda Kongreso en Ĝenevo, 1953
Parolas Prezidanto Nahum Goldmann dum la Monda Juda Kongreso en Jerusalemo en 1975. Sidanta de la dekstro: la Israela Ĉefministro Jicĥak Rabin

La Monda Juda Kongreso estis fondita en Ĝenevo, Svislando, en aŭgusto 1936 kiel internacia federacio de judaj komunumoj kaj organizaĵoj. La ĉefa celo de la Monda Juda Kongreso estas agi kiel "la diplomatia brako de la juda popolo". Membreco en la Monda Juda Kongreso eblas al ĉiuj judaj grupoj aŭ komunumoj, sendepende de la sociaj, politikaj aŭ ekonomiaj ideologioj de la ŝtato gastiganta la grupon aŭ komunumon. La sidejo de la Monda Juda Kongreso estas en Novjorko, Usono, kaj la organizaĵo subtenas pliajn internaciajn oficejojn en Bruselo (Belgio), Jerusalemo (Israelo), Parizo (Francio), Moskvo (Rusio), Bonaero (Argentino) kaj Ĝenevo (Svislando). Ekde la jaro 1947, la organizaĵo havas specialan konsultan statuson ĉe la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj. En 1986 fondiĝis aparta kontinenta sekcio por judaj grupoj aŭ komunumoj en Eŭropo, la Eŭropa Juda Kongreso, kiu proksime kunlaboras kun la tutmonda organizaĵo.

Alvokoj[redakti | redakti fonton]

La 17-an de aŭgusto, dum la ribelo de Varsovio, "Głos Starego Miasta" (Voĉo de Malnova Urbo) publikigis depeŝon pri tuja helpo de liberigitaj judoj el KL Warschau al la Monda Juda Kongreso.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]