Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj
United Nations Economic and Social Council
principal organ of the United Nations
Komenco 1945 vd
Sidejo Novjorko
Filioj Ekonomika Komisiono por Afriko de la Unuiĝintaj Nacioj • Ekonomia komisiono de Unuiĝintaj Nacioj por EŭropoKomisiono Ekonomia por Latinameriko kaj Karibio • United Nations Economic and Social Commission for Asia and the Pacific • United Nations Economic and Social Commission for Western Asia • Organizaĵo pri Nutrado kaj AgrikulturoMonda Organizaĵo pri Sano • United Nations Interregional Crime and Justice Research Institute vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (angle United Nations Economic and Social Council, mallongigo ECOSOC) estas unu el la ses plej gravaj ĉeffakoj de Unuiĝintaj Nacioj. Ĝiaj taskoj estas kunordigi la ekonomian, socian kaj rilatan laborojn de 14 UN-aj agentejoj, iliaj funkciecaj komisioj kaj kvin regionaj komisioj. ECOSOC havas 54 membrojn; ĝi havas kvarsemajnan sesion ĉiujaran julie. Ekde 1998, ĝi ankaŭ havis mitingojn ĉiun aprilon kun financaj ministroj, kiuj estras komitatojn de la Monda Banko kaj la Internacia Monunua Fonduso (IMF). Ĝi estas krome centra forumo por diskuti ekonomiajn kaj sociajn temojn, kaj formuli proponojn al membroŝtatoj kaj al la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj.[1]

Sesioj[redakti | redakti fonton]

La kvarsemajna sesio okazas aŭ en Nov-Jorko aŭ en Ĝenevo, reŝanĝiĝante ĉiun jaron. Ĝi konsistas el diversaj partoj:

  • Grava parto: Renkontiĝas ministroj, direktoroj kaj altaj oficistoj de internaciaj institutoj kaj reprezentantoj de civilaj societoj kaj el la privata ekonomio, por pridiskuti aktualajn temojn de la internaciaj ekonomia, socia kaj ekologia evoluiĝoj. Fine de la grava parto, oni donas ministran deklaracion, kiu ofte enhavas politikajn gvidliniojn kaj proponojn
  • Kunordiganta parto
  • Parto por operaciaj aktivaĵoj
  • Parto por humanaj aferoj
  • Ĝenerala parto

Ekde 2005, ekestis du novaj partoj:

  • Ĉiujara pruvo koncerne ministrojn
  • forumo por evoluiĝa kunlaboro

Naŭ grupoj de fakuloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Background Information, UN Economic and Social Council