Bernhard Pabst
Hans Bernhard PABST (naskiĝis la 4-an de aprilo 1960 en Gießen) estas germana juristo kaj Esperantologo.
Inter decembro 1986 kaj decembro 1987 li kune kun inter alie Thomas Pusch starigis nacian oficejon de Germana Esperanto-Asocio kaj Germana Esperanto-Junularo, nomata Germana Esperanto-Centro, kiu sekve post enurba translokiĝo plufunkciis ĝis marto 1995 kaj donis gravajn impulsojn al la nacia Esperanto-movado. Dum tiu unua jaro li estis ties salajrita gvidanto. Poste li inter alie verkis la publikaĵon "Inversa Vortaro de Esperanto" (IVE, 1989), kunlaboris ĉe "Perkomputora Termino-Kolekto" (Pekoteko) de Rüdiger Eichholz, Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA), Manlibro de Politiko (ed. Stefan Maul). Li kontribuis per multaj artikoloj i.a. al la periodaĵoj Monato, Internacia Jura Revuo, Akademiaj Studoj, Kontakto, Esperanto aktuell) k.a. Bernhard Pabst redaktis la fakrevueton "Terminoteko, informilo pri Esperanta termino-farado", kaj publikigis kelkajn studojn pri konataj esperantistoj (Butin, Hankel, Penndorf, Witterijk k.a.).