Howard Zinn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Howard Zinn

Howard ZINN (naskiĝis la 24-an de aprilo 1922 en Brooklyn, Nov-Jorko, mortis la 27-an de januaro 2010 en Santa Monica, Kalifornio) estis usona historiisto kaj politikologo, iama profesoro de la departemento pri politikaj sciencoj de la Universitato de Bostono, aŭtoro de dudeko da libroj el kiuj la furorlibro "A People's History of the United States" (Popola Historio de Usono, 1980). Li laste vivis en Newton en Masaĉuseco. Lia edzino Roslyn, kiu estis mem artistino kaj eldonistino, aktive partoprenis en la publikigo de ĉiuj libroj de sia edzo. Ŝi mortis la 14-an de majo 2008, ili estis geedzoj jam de 64 jaroj.

La verkoj de Zinn inspiriĝas el marksismo, anarkiismo kaj el la socialdemokrata penso. Ekde la jardeko 1960, li fariĝis unuaranga figuro sur la tereno de movadoj por civitanaj kaj civilaj rajtoj same kiel kontraŭmilita en Usono.

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Zinn naskiĝis el juda familio de enmigrantoj en Brooklyn. Lia patro, Eddie Zinn, naskiĝinta en Aŭstrio-Hungario, migris al Usono kun sia frato Phil antaŭ la komenco de la Unua Mondmilito. La patrino de Howard Zinn, Jenny, estis elmigrinta el Irkutsko, en orienta Siberio.

La gepatroj estis laboristoj en uzinoj kun limigita edukado, kiam ili renkontiĝis kaj geedziĝis. Estis nek libroj, nek magazinoj en la apartamentoj, en kiuj ili edukis siajn infanojn. Ili iniciis Zinn al literaturo per sendo de 25 cendoj kaj unu kupono al "New York Post" por ĉiu el la 20 volumoj de la kompleta verkaro de Charles Dickens [1] Li ankaŭ lernis kreivan skribadon en altlernejo (Thomas Jefferson High School, Brooklyn, Novjorko) en speciala programo, kiun kreis la poeto Elias Lieberman [2].

Kiel juna plenkreskulo, Zinn laboris kiel laboristo en ŝipfarejo kaj kiel organizanto de la laboro en la ŝipfarejoj de Brooklyn.

Profesia kariero[redakti | redakti fonton]

Zinn estis profesoro pri historio en Spelman College en Atlanta, en Georgio, de 1956 ĝis 1963. Pli poste profesoro pri politika scienco en la Universitato de Bostono, li estis samtempe invitita al la universitatoj de Parizo kaj de Bolonjo.

Dum la Dua Mondmilito, li estis sub-leŭtenanto kaj bombisto en la usona Aer-Armeo (U.S. Army Air Corps), en kiu li gvidis batalmisiojn en Eŭropo sur aviadilo Boeing B–17 kun la 490a Grupo de Bombado inter 1943 kaj 1945. El tio, kion li vidis poste pri bombado trafinta civilajn loĝantarojn rezultis lia opozicio al milito kaj aerbombado.

Post la Dua Mondmilito, Zinn studis en la universitato de Novjorko kaj de Columbia, kie li ricevis diplomojn, i.a. doktorecon pri politikaj sciencoj, en 1958. Li partoprenis ankaŭ en ekstrem-orientaj studoj en la Universitato de Harvard en 1960 kaj 1961.

La movado por la civitanaj rajtoj[redakti | redakti fonton]

Ekde 1956, Howard Zinn fariĝis direktoro de la departemento pri Historio kaj Sociaj Sciencoj de Spelman College en Atlanta, universitato pri liberalaj artoj rezervita al afrik-usonaj studentoj. Dum siaj jaroj de instruado en Georgio, li aktive partoprenis en la afrik-usona movado por civitanaj rajtoj. Sur la intelekta kampo, li aktivis kun la historiisto August Meier por "ĉesigi la kunvenojn de la historiistoj de la Sudo" (Southern Historical Association) en la hoteloj praktikantaj la rasan segregacion[3]. En Spelman prezentiĝis ankaŭ okazo por li kunlabori kun la historiisto Staughton Lynd kaj sekvi junajn aktivistajn studentinojn, inter kiuj estis Alice Walker, Betty Stevens, Marie Thomas, la kenjanino Dorcas Boit, Lana Taylor kaj Marian Wright Edelman, kiu fariĝis prezidantino de la Fonduso por defendo de la Infanoj (Children's defense fund). Lia proksimeco kun la studentaj movadoj kondukis lin, i.a., servi kiel konsilanto de la Komitato de Kunordigado de Neperfortaj Studentoj (Student Nonviolent Coordinating Committee — SNCC). Pri tio li skribis, en 1964, verkon sub la titolo SNCC : the new abolitionnists.

Kvankam Zinn estis titulara profesoro, li estis elpelita el Spelman College en junio 1963 ĉar li subtenis studentinojn, kiuj defiis la tradician instruadon de Spelman College en tio ke ili partoprenis en manifestacio kontraŭ rasa segregacio. La jaroj de Zinn en Spelman estis, laŭ lia diro, probable la plej interesaj, ekscitaj kaj instruaj de lia vivo. Li rakontis ilin en sia aŭtobiografio You Can't Be Neutral on a Moving Train : A Personal History of Our Times[4].

Kiam li estis en Spelman, Zinn notis tridek malobservojn pri la amendoj unua kaj dekkvara de la Usona Konstitucio en Albany (Georgio), inkluzivantaj esprimliberecon, liberecon kunveni kaj egalrajtecon antaŭ la leĝo. Li publike malaprobis la rezerviĝemon de la prezidento John F. Kennedy por aplikigi la leĝon kaj substrekis lian pasivecon kaj tiun de lia ministro pri justico Robert Kennedy aŭ de FBI, de John Edgar Hoover, antaŭ la brutalaĵoj de la segregaciistoj rilate al la manifestaciantoj por la civitanaj rajtoj[5].

Zinn multe skribis pri la lukto por la civitanaj rajtoj, samtempe kiel aktoro, tiel same kiel historiisto. En 1961, li ĉesis instruadon dum unu jaro por verki SNCC : the New Abolitionists kaj The southern mystique. Li asertas ĉefe, en sia verko pri SNCC, ke la surstrataj sidadoj kontraŭ segregacio estis iniciatitaj de la studentoj, do sendepende de la plej instalitaj organizaĵoj de defendo de la civitanaj rajtoj.

Li reiris al Spelman en 2005 por prelegi pri la temo "Against discouragement" (Kontraŭ senkuraĝiĝo)[6].

Pacista engaĝiĝo[redakti | redakti fonton]

La bombardado de Royan[redakti | redakti fonton]

Post Spelman-Kolegio, Zinn ricevis postenon en la departemento pri politikaj sciencoj de la Universitato de Bostono en 1964. Liaj kursoj dediĉitaj al la publikaj liberecoj estis, kun 400 enskribitoj ĉiun trimonaton, inter la plej popularaj de la tuta universitato, kvankam ili estis fakultativaj. Li instruis dum 24 jaroj en Bostono antaŭ ol emeritiĝi en 1988. Dum la jaroj, kiam li instruis en Bostono, li verkis la unuan libron en kiu estis pritraktita la retiriĝo de la usonaj trupoj el Vjetnamio. Vietnam : the logic of withdrawal (Vjetnamio : la logiko de retiriĝo) estis publikigita jam en 1967, surbaze de artikoloj antaŭe aperintaj en Commonweal, The Nation, The Register-leader kaj Ramparts.

Pro kontraŭfaŝista konvinko, Zinn volontuliĝis por eniri la usonajn aerfortojn (United States Air Force — US Air Force) dum la Dua Mondmilito. En tiu kadro, li partoprenis en misioj de bombado sur Berlinon, eksan-Ĉeĥoslovakion kaj Hungarion tiel, kiel li tion priskribas en tiu filmo. La kontraŭmilita sinteno de Zinn sekve baziĝas grandparte sur lia propra sperto pri la batalo. En aprilo 1945, li i.a. partoprenis en unu el la unuaj militistaj uzadoj de napalmo, en Royan (Francio).

Tiuj bombadoj celis germanajn soldatojn, kiuj, laŭ diroj de Zinn, retiriĝis atendante la kapitulacon de Germanio kaj sekve ne plu reprezentis ian ajn militistan danĝeron. Liaj atakoj mortigis ne nur germanajn soldatojn, sed ankaŭ francajn civilulojn. Naŭ jarojn poste, Zinn revenis al Royan por konsulti dokumentojn en rilato kun tiu operaco kaj intervjui loĝantojn. En siaj libroj The politics of history' ( La politikaj aspektoj de historio) kaj The Zinn reader (La Zinn-leganto), li priskribis kiel la bombado estis decidita fare de la militista hierarkio pro kialoj, kiuj pli rilatis al karieristaj konsideroj ol al pravigeblaj militistaj celoj.

Laŭ Zinn, lia sperteco kiel bombisto, kombinita kun liaj esploroj pri la motivo kaj la efekto de la bombado de Royan, konsciigis lin pri moralaj dilemoj ligitaj al ĉiu armita interveno, sed ĉefe al la kruelegaĵoj kulpe faritaj je la nomo de la defendo de necertaj militistaj interesoj. En sia pamfleto Hiroshima : breaking the silence (Hiroŝimo : rompi la silenton), li inter alie pritraktis demandojn pri pravigo de militistaj operacoj trafantaj la civilulojn; se li publike kondamnas aparte la atomajn bombadojn de Hiroŝimo kaj Nagasako, li celas ankaŭ la bombadojn de la Aliancanoj kontraŭ Germanion (Dresdeno, Essen...), Japanion (Tokion) eĉ Francion (Royan), dum la Dua Mondmilito. Li reliefigis kontinuecon inter tiuj bombadoj kaj tiuj, kiuj trafis Hanojon dum la Vjetnama milito, kaj Bagdadon dum la Golfa Milito (1990-1991)[7].

Vjetnamio[redakti | redakti fonton]

Zinn estis taskita, dum la Vjetnama Milito, pri diplomatia misio kun la aktivista kantisto Daniel Berrigan. Lia vizito al Hanojo, dum ofensivo de Têt Nguyên Dán (Festo de la vjetnama Novjaro, januaro 1968), ebligis la revenon de tri usonaj aviadistoj, la unuaj militistoj liberigitaj fare de la nordvjetnamaj batalantoj depost la komenco de la usona bombado. La evento estis larĝe pritraktita fare de la amasinformiloj kaj pridiskutata en pluraj verkoj, kiel tiu de Nancy Zaroulis kaj Gerard Sullivan, Who Spoke Up? American Protest Against the War in Vietnam 1963-1975 (Kiuj esprimis sian opinion ? Usona Protesto Kontraŭ la Milito en Vjetnamio 1963-1975) [8]. Zinn restis amiko kun la fratoj Dan kaj Philipp Berrigan longtempe post tiu epizodo.

Dum la konflikto, Daniel Ellsberg, iama analisto de la RAND Korporacio[9], havigis al Howard kaj Roslyn Zinn sekretan usonan registaran raporton pri la Vjetnama Milito, konata sub la nomo Pentagone Papers. Kun helpo de Noam Chomsky, Zinn eldonis kaj prinotis la raporton, kiun publikigis Beacon Press, eldonisto pri kiu Zinn fidis, konata kiel eldonisto de la senatano Mike Gravel de "Pentagon Papers"[10]. Tiu lasta konsistis el kvar volumoj kaj unu dediĉita al la analizo fare de Chomsky kaj Zinn.

Dum la proceso de Ellsberg, akuzita pri ŝtelo, konspirado kaj spionado sekve de la publikigo de eltiraĵoj el "Pentagon Papers" fare de New York Times, Zinn estis vokita de advokato de la defendo kiel eksperto pri la historio de la usona engaĝiĝo en Vjetnamio depost la Dua Mondmilito ĝis 1963. Zinn prezentis tiun historion dum pluraj horoj. "Mi klarigis ke estis nenio en tiuj paperoj, kiu havus militistan intereson povanta malfortigi la defendon de Usono, ke la informoj, kiujn ili enhavis estis simple embarasaj por nia registaro, ĉar ili rivelis, surbaze de ĝiaj propraj interŝanĝoj inter servoj, kiel ĝi mensogis al la usona popolo. La sekretoj troviĝantaj en "Pentagon Papers" povintus embarasi politikistojn, malutili al kompanioj ekspluatantaj stanon, kaŭĉukon, nafton. Sed tio ne estas sama afero kiel vundi la nacion, la popolon", skribis Zinn en sia aŭtobiografio. La persekutado kontraŭ Ellsberg estis forlasita pro la motivo, ke la akuzado estis makulita pro ŝtelo okazinta en la oficejo de la psikiatro de Ellsberg fare de skipo, kiun kondukis la usona spiono Howard Hunt, laboranta por la prezidento Richard Nixon.

La atesto de Zinn pri la motivadoj, kiuj puŝis la registaron konservi sekreta la raporton estis konfirmita en 1989 far Erwin Griswold, kiu, kiel ĝenerala advokato de Usono sub la administracio Nixon, persekutis la gazeton New York Times en la afero de la Paperoj de Pentagono en 1971. Grisswold sukcesis persvadi tri juĝistojn de la Supera Kortumo de Usono malhelpi New York Times daŭrigi la publikigadon de eltiraĵoj de la Paperoj de Pentagono sen, tamen, obteni plimulton el la Kortumo.[11]. En 1989, Zinn tamen agnoskis, en Washington Post, ke la publikigo de "Pentagon Papers" ne damaĝis la nacian sekurecon. "Rapide aperis al kiu ajn havis certan sperton pri klasifikitaj dokumentoj, ke estis tro-klasifiko kaj ke la ĉefa zorgo de la organizantoj de la klasifiko ne estis la nacia sekureco, sed, laŭ maniero aŭ alia, registara embaraso".[12].

Zinn subtenis la kontraŭmilitan movadon de la veteranaj soldatoj de la Vjetmama Milito. En la filmo Unfinished symphony, kies titolo referencas al la simfonio n°3 de la pola komponisto Henryk Gorecki, li revenas al la historia situacio de la pacista marŝado de 1971 de la Veteranoj el Vjetnamio kontraŭ la milito, t.e. asocio de malnovaj batalantoj aktivantaj por la usona retiriĝo el Vjetnamio. La marŝantoj, ekde Lexington (Masaĉuseco) ĝis Bunker Hill simbole sekvis la vojon, kiun uzis Paul Revere dum la nokto de la 18a kaj 19a de aprilo 1775 por alarmi pri alveno de britaj militistaj trupoj. La marŝado finiĝis per amasa arestado de 410 veteranoj kaj civiluloj fare de la loka polico. La filmo priskribas aparte la scenojn de "Winter soldier investigations", dum kiu 109 malnovaj usonaj soldatoj ("GIs") kaj 16 civiluloj publike kunvenis en Detroit por atesti pri kruelegaĵoj, kiujn ili faris aŭ kiujn ili konstatis en Vjetnamio.[13].

Irako[redakti | redakti fonton]

Zinn kontraŭstaris al invado kaj okupacio de Irako, kaj pri tio li verkis plurajn librojn. Li antaŭvidis, ke Usono ĉesos sian milliton kaj okupacion de Irako, kiam kreskos rezistado sine de la armeo, sammaniere kiel rezistadi sine de la armeo kontribuis al ĉesigo de la usona milito en Vjetnamio. Li komparis la aferon per kreskanta nombro da familioj de nuntempaj usonaj soldatoj por ĉesigo de la milito en Irako paralele kun la Konferederacio, dum la civila milito, kiam la edzinoj de soldatoj ribelis, ĉar iliaj edzoj estis mortantaj kaj la posedantoj de plantejoj riĉiĝis per vendo de kotono, rifuzante kultivi cerealojn por havigi manĝaĵon al la civiluloj.[14]. Zinn opiniis ke "Ne estas flago sufiĉe granda por kovri la honton mortigi senkulpulojn por neatingebla celo."[15] Jean-Christophe Agnew, profesoro pri historio en la Universitato de Yale, diris al Yale Daily News, en majo 2007, ke la historia verko de Zinn estas "tre influa kaj el la plej uzataj".[16]. Li rimarkigis, ke ne estas maloftaĵo, ke eminentaj profesoroj, kiaj Zinn, influas la nuntempajn eventojn, citante rezolucion kontraŭstaranta la militon en Irako, kiu estis freŝdate ratifikita fare de la Usona Asocio pri Historio (American Historical Association).[17] Agnew aldonis : "En tiuj krizaj momentoj, kiam la lando estas dividita — do, ankaŭ la historiistoj malsamopinias."[18].

Zinn estas membro de la Internacia Komitato por Subteno al la vjetnamaj viktimoj de la Oranĝa Aganto kaj al la proceso de Novjorko (CIS), kiun kondukas André Bouny, prezidanto de la Komitato de Subteno al la Viktimoj de la Oranĝa Aganto (Comité de Soutien aŭ Victimes de l'Agent Orange).

Populara historio de Usono[redakti | redakti fonton]

Howard Zinn en Marlboro College la 17-an de februaro 2004.

Zinn opinias, ke la tradicia vidpunkto alprenita en la historiaj verkoj estas sufiĉe limigita. Tiel, li decidis mem redakti verkon pri la Historio de Usono por proponi malsimilan perspektivon. Tiel naskiĝis A People's History of the United States (Populara Historio de Usono). Tiu libro priskribas la batalojn, kiuj kontraŭstarigis indianojn de Ameriko al la eŭropanoj, la ekspansion de Usono, la ribelojn de la sklavoj kontraŭ la sistemon, kiu subpremis ilin, la opoziciojn inter sindikatistoj — aŭ simplaj laboristoj — kaj kapitalistoj, la batalojn de la virinoj kontraŭ patriarkecon, la movadon, kiujn kondukis nigruloj kontraŭ rasismon kaj por civitanaj rajtoj, kaj aliajn partojn el la usona Historio, kiuj tradicie ne aperas en la libroj.

Post la unua publikigo de la "populara historio", la libro estis legaĵo ofte rekomendata al la lernantoj kaj studentoj; ĝi estas ankaŭ konata kiel bona ekzemplo de kritika pedagogio. Ĝi fariĝis libreja sukceso, kio estas maloftaĵo por akademinivela verko. Eldonita en 1980 en Usono, ĝi aperis en kvin reeldonoj en 22 jaroj[19].

Dum printempo 2003, por marki la vendon de la miliona kopio de la verko, vendo estis organizita en Novjorko. Howard Zinn kaj deko da rakontantoj legis tiun tekston. La tuto estis rekte reelsendita fare de Democracy Now!, prezentita fare de Amy Goodman, kaj interrete disponigita al la publiko.

En 2004, Zinn publikigis Voices of A People's History of the United States (Voĉoj el la Populara Historio de Usono) kun la eldonisto Anthony Arnove, aktiva en la Socialista Internacio. Tiu libro, kiu kompletigas la popularan historion (ili cetere havas paralelajn strukturojn), atentas pri kontraŭfluaj atestoj. En 2008, sub la titolo A People's History of American Empire (Populara Historio de la Usona Imperio), li publikigis eltiraĵojn el sia libro sub formo de bildrakonto en kunlaboro kun la desegnisto Mike Konopacki kaj kun la historiisto Paul Buhle[20]. Zinn kunlaboris ankaŭ al kreo de dokumentara serio, kiun produktis Alvin H. Perlmutter, ankaŭ nomita Populara historio de Usono.

La franca historiisto Pierre Mélandri kaj Serge Ricard, profesoro pri usona civilizacio en Sorbono, substrekas ke la laboro de Zinn estas motivita pro zorgo pri "entuta kompreno de la usona historio, artikanta la eksterlandan politikon kaj la internan politikon" kaj ke, laŭ historiografia vidpunkto, tiu verko enskribiĝas en la renovigo de la socia historio iniciatita per publikigo, en 1963, de The Making of the English Working Class (La genezo de la angla laborista klaso) de la brita historiisto Edward Palmer Thompson, kies intelekta influo estis decida en la projekto de Zinn.[21].

Teatra verkaro[redakti | redakti fonton]

  • 1976 — Emma baziĝas sur la vivo de Emma Goldman, anarkiistino kaj feministino de la komenco de la 20a jarcento, liberpensulino, kiun elpelis el Usono J. Edgar Hoover, la fondinto kaj direktoro de FBI (Federacia Oficejo de Enketado), post la Unua Mondmilito pro ŝia vidpunkto, inkluzive ŝia kondamno de konskripcio kaj milito.[22] Kiel Zinn skribis en sia enkonduko : "Ŝi devis esti nelacigebla, ŝi trairis la landon prelegante ĉie antaŭ vasta aŭkultantaro pri la kontrolo de naskiĝoj" ( "Virino devas memdecidi"), pri la problemoj de geedzeco kiel institucio ("Geedziĝo estas sen rilato kun amo"), pri patriotismo ("la lasta rifuĝejo de fiulo"), pri libera amo ("Kia estas amo se ĝi ne estas libera ?")
  • 1985 — Daughter of Venus (Filino de Venuso), verkita dum la Malvarma Milito. Ĝi estas familia dramo komence fiksita en la kadro de la kampanjo por nuklea senarmiĝo.
  • 1999 — Marx in Soho (Markso en Soho) estas teatraĵo pri la vivo de Karl Marx. Ĝi estis ofte prezentita. La teatraĵo bildigas Markson resurektita por defendi la idealojn de komunismo.[23]

Rekompencoj, referencoj en populara kulturo, aliaj realigaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Zinn ricevis la premion Thomas Merton (Thomas Merton Award) en 1991[24] kaj la Premion Eugene V. Debs (Eugene V. Debs Award).
  • En 1998, li gajnis la Premion Lannan Literary (Lannan Literary Award) [25] por nefikciaĵo kaj la sekvantan jaron li gajnis la premion Upton Sinclair (Upton Sinclair Award), kiu honorigas la socian aktivismon.
  • La unua libro de Zinn, La Guardia in Congress (La Gvardio en la Kongreso), ricevis de American Historical Association la premion Beveridge kiel plej bona anglalingva verko pri la historio de Usono.
  • Zinn estis finalisto por la "National Book Award" en 1981 por Populara Historio de Usono[26].
  • En 2003, Zinn ricevis la Premion de la Amikoj de "Le Monde Diplomatique" ("Prix des Amis du Monde diplomatique").[27] por la franca versio de sia populara historio de Usono — Une histoire populaire des États-Unis.
  • La 5an de oktobro 2006, Howard Zinn ricevis la Haven's Center-Premion por sia dumviva kontribuaĵo al kritikaj studstipendioj en Madison, Wisconsin.[28]
  • Dokumentara biografia filmo pri Zinn estis projekciita en elektitaj kinejoj en 2004 sub la titolo Howard Zinn: You Can't Be Neutral sur un Moving Train (Vi ne povas esti neŭtrala en veturanta trajno). La filmo, sur DVD, fare de Deb Ellis kaj Denis Mueller enhavas muzikon, kiun komponis Richard Martinez kaj muzikon de Billy Bragg, Woodie Guthrie kaj Pearl Jam. La filmo enhavas sekvencojn pri Howard Zinn kaj Roslyn, Noam Chomsky, Marian Wright Edelman, Daniel Ellsberg, Tom Hayden kaj Alice Walker. La 78 minutoj de la filmo sur DVD enhavas tiujn apartaĵojn : Pri homa naturo kaj agresemo; paroladon de Zinn al la Veteranoj por la Pac-Konferenco 2004, kaj sonregistraĵon pri lia parolado de 1971 en Boston Common pri civila malobeo. En la filmo, Noam Chomsky klarigas, ke Zinn "ŝanĝis la konsciencon de unu generacio."
  • Zinn partoprenis en dokumentara filmo pri Sacco kaj Vanzetti projekciita en kinejoj de Usono en 2007.
  • Zinn estas membro de la Eduk-Fonduso por senarmiĝo.[29]

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Artists in Times of War (2003) (Artistoj dum milittempoj). ISBN 1-58322-602-8.
  • The Cold War & the University: Toward an Intellectual History of the Postwar Years. Noam Chomsky (Eldonisto), aŭtoroj : Ira Katznelson, R. C. Lewontin, David Montgomery, Laura Nader, Richard Ohmann, Ray Siever, Immanuel Wallerstein, Howard Zinn (1997) ISBN 1-56584-005-4.
  • Declarations of Independence: Cross-Examining American Ideology (1991) ISBN 0-06-092108-0[42]
  • Disobedience and Democracy: Nine Fallacies on Law and Order (1968, re-issued 2002) ISBN 0-89608-675-5.
  • Emma: A Play in Two Acts About Emma Goldman, American Anarchist (2002) ISBN 0-89608-664-X.
  • Failure to Quit: Reflections of an Optimistic Historian (1993) ISBN 0-89608-676-3.
  • The Future of History: Interviews With David Barsamian (1999) ISBN 1-56751-157-0.
  • Hiroshima: Breaking the Silence' (pamfleto, 1995) ISBN 1-884519-14-8.
  • Howard Zinn On Democratic. Education Donaldo Macedo, Eld. (2004) ISBN 1-59451-054-7.
  • Howard Zinn on History (2000) ISBN 1-58322-048-8.
  • Howard Zinn on War (2000) ISBN 1-58322-049-6.
  • Justice in Everyday Life: The Way It Really Works (Eldonisto) (1974) ISBN 0-89608-677-1.
  • Justice? Eyewitness Accounts (1977) ISBN 0-8070-4479-2.
  • La Otra Historia De Los Estados Unidos (2000) ISBN 1-58322-054-2.
  • La Guardia in Congress (1959) ISBN 0-8371-6434-6, ISBN 0-393-00488-0.
  • Marx in Soho: A Play on History (1999) ISBN 0-89608-593-7.
  • New Deal Thought (eldonisto) (1965) ISBN 0-87220-685-8.
  • Original Zinn: Conversations on History and Politics (2006) Howard Zinn kaj David Barsamian.
  • Passionate Declarations: Essays on War and Justice (2003) ISBN 0-06-055767-2.
  • The Pentagon Papers Senator Gravel Edition. Vol. Five. Critical Essays. Boston.
  • Beacon Press, 1972. 341p. plus 72p. of Index to Vol. I-IV of the Papers, Noam Chomsky, Howard Zinn, eldonistoj.
  • A People's History of the Civil War: Struggles for the Meaning of Freedom, fare de David Williams, Howard Zinn (Series Editor) (2005) ISBN 1-59558-018-2.
  • A People's History of the United States: 1492 – Present (1980), reviziita (1995)(1998)(1999)(2003) ISBN 0-06-052837-0.
  • A People's History of the United States: Teaching Edition Abridged (2003 ĝisdatigita) ISBN 1-56584-826-8.
  • A People's History of the United States: The Civil War to the Present Kathy Emery, Ellen Reeves, Howard Zinn (2003 eldono por instruado) ISBN 1-56584-725-3.
  • A People's History of the United States: The Wall Charts fare de Howard Zinn kaj George Kirschner (1995) ISBN 1-56584-171-9.
  • A People's History of American Empire (2008) fare de Howard Zinn, Mike Konopacki kaj Paul Buhle. ISBN 978-0-8050-8744-4.
  • The People Speak: American Voices, Some Famous, Some Little Known (2004) ISBN 0-06-057826-2.
  • Playbook fare de Maxine Klein, Lydia Sargent kaj Howard Zinn (1986) ISBN 0-89608-309-8.
  • The Politics of History (1970) (2a eldono 1990) ISBN 0-252-06122-5.
  • Postwar America: 1945 – 1971 (1973) ISBN 0-89608-678-X.
  • A Power Governments Cannot Suppress (2006) ISBN 978-0-87286-475-7.
  • The Power of Nonviolence: Writings by Advocates of Peace Editor (2002) ISBN 0-8070-1407-9.
  • SNCC: The New Abolitionists (1964) ISBN 0-89608-679-8.
  • The Southern Mystique (1962) ISBN 0-89608-680-1.
  • Terrorism and War (2002) ISBN 1-58322-493-9 (intervjuoj, Anthony Arnove (Eld.).
  • The Twentieth Century: A People's History (2003) ISBN 0-06-053034-0.
  • Three Strikes: Miners, Musicians, Salesgirls, and the Fighting Spirit of Labor's Last Century (Dana Frank, Robin Kelley, kaj Howard Zinn) (2002) ISBN 0-8070-5013-X.
  • Vietnam: The Logic of Withdrawal (1967) ISBN 0-89608-681-X.
  • Voices of a People’s History of the United States (kun Anthony Arnove, 2004) ISBN 1-58322-647-8.
  • You Can't Be Neutral on a Moving Train: A Personal History of Our Times (1994) ISBN 0-8070-7127-7.
  • The Zinn Reader: Writings on Disobedience and Democracy (1997) ISBN 1-888363-54-1.
  • A Young People's History of the United States, adaptita ekde la originala teksto fare de Rebecca Stefoff; ilustrita kaj ĝisdatigita en 2006, kun nova enkonduko kaj postparolo de Howard Zinn; du volumoj. Novjorko : Seven Stories Press. 2007 :
Vol. 1
Columbus to the Spanish-American War. ISBN 978-1-58322-759-6.
Vol. 2
Class Struggle to the War on Terror. ISBN 978-1-58322-760-2.

Antaŭparoloj kaj enkondukoj de Howard Zinn[redakti | redakti fonton]

  • Admirable Radical: Staughton Lynd and Cold War Dissent, 1945-1970. Carl Mirra. Kent State University Press. 2010. ISBN 978-1-60635-051-5
  • A Gigantic Mistake. Mickey Z, (2004) ISBN 1-930997-97-3.
  • A People's History of the Supreme Court. Peter H. Irons (2000) ISBN 0-14-029201-2.
  • A Political Dynasty In North Idaho, 1933-1967. Randall Doyle (2004) ISBN 0-7618-2843-5.
  • American Political Prisoners: Prosecutions Under the Espionage and Sedition Acts. Stephen M. Kohn (1994) ISBN 0-275-94415-8.
  • American Power and the New Mandarins. Noam Chomsky (2002) ISBN 1-56584-775-X.
  • Broken Promises Of America: At Home And Abroad, Past And Present: An Encyclopedia For Our Times. (Douglas F. Dowd (2004) ISBN 1-56751-313-1.
  • Deserter From Death: Dispatches From Western Europe 1950-2000. Daniel Singer (2005) ISBN 1-56025-642-7.
  • Ecocide of Native America: Environmental Destruction of Indian Lands and Peoples. Donald Grinde, Bruce Johansen (1994) ISBN 0-940666-52-9.
  • Eugene V. Debs Reader: Socialism and the Class Struggle. William A. Pelz (2000) ISBN 0-9704669-0-0.
  • From a Native Son: Selected Essays in Indigenism, 1985 – 1995. Ward Churchill (1996) ISBN 0-89608-553-8.
  • Green Parrots: A War Surgeon's Diary. Gino Strada, (2005) ISBN 88-8158-420-4.
  • Hijacking Catastrophe: 9/11, Fear And The Selling Of American Empire, de Sut Jhally eldonisto, Jeremy Earp eldonisto, (2004) ISBN 1-56656-581-2.
  • If You're Not a Terrorist…Then Stop Asking Questions!. Micah Ian Wright, (2004) ISBN 1-58322-626-5.
  • Iraq: The Logic of Withdrawal. Anthony Arnove, (2006) ISBN 978-1-59558-079-5.
  • Impeach the President: The Case Against Bush and Cheney. Dennis Loo (Eldonisto), Peter Phillips (Eldonisto) Seven Stories Press: 2006) ISBN 1-58322-743-1.
  • Life of an Anarchist: The Alexander Berkman Reader. Alexander Berkman Gene Fellner, eldonisto, (2004) ISBN 1-58322-662-1.
  • Long Shadows: Veterans' Paths to Peace. David Giffey eld., (2006) ISBN 9781891859649.
  • Masters of War: Latin America and United States Aggression from the Cuban Revolution Through the Clinton Years. Clara Nieto, Chris Brandt (trans) (2003) ISBN 1-58322-545-5.
  • Peace Signs: The Anti-War Movement Illustrated. James Mann, eldonisto (2004) ISBN 3-283-00487-0.
  • Prayer for the Morning Headlines: On the Sanctity of Life and Death. Daniel Berrigan (poeto) kaj Adrianna Amari (fotoj), (2007) ISBN 978-1-934074-16-9.
  • Silencing Political Dissent: How Post-9-11 Anti-terrorism Measures Threaten Our Civil Liberties. Nancy Chang, Center for Constitutional Rights (Centro por Konstituciaj Rajtoj, 2002) ISBN 1-58322-494-7.
  • Soldiers In Revolt: GI Resistance During The Vietnam War, de David Cortright, (Soldatoj en Ribelo : Rezistado de la GI dum la Vjetnama Milito, 2005) ISBN 1-931859-27-2.
  • Sold to the Highest Bidder: The Presidency from Dwight D. Eisenhower to George W. Bush. Daniel M. Friedenberg (2002) ISBN 1-57392-923-9.
  • The Autobiography of Abbie Hoffman Intro. Norman Mailer, Afterword far HZ (2000) ISBN 1-56858-197-1.
  • The Case for Socialism. Alan Maass, (2004) ISBN 1-931859-09-4.
  • The Forging of the American Empire: From the Revolution to Vietnam, a History of U.S. Imperialism. Sidney Lens (2003) ISBN 0-7453-2101-1.
  • The Higher Law: Thoreau on Civil Disobedience and Reform. Henry David Thoreau, Wendell Glick, eldonisto, (2004) ISBN 0-691-11876-0.
  • The Iron Heel. Jack London, (1971) ISBN 0-14-303971-7.
  • The Sixties Experience: Hard Lessons about Modern America. Edward P. Morgan, (1992) ISBN 1-56639-014-1.
  • You Back the Attack, We'll Bomb Who We Want. Micah Ian Wright, (2003) ISBN 1-58322-584-6.
  • A People's History of the American Revolution. Ray Raphael, (2002) ISBN 0-06-000440-1 Howard Zinn Foreword for New Press People's History Series.

Opiniesprimo[redakti | redakti fonton]

On Terror, New York Times, Sunday Review of Books, Zinn kritikis kiel "mallogikan" la moralan distingon, kiu ekzistas inter civilaj mortoj de aeraj bombadoj kaj tiuj, kiujn kaŭzis memmortigaj atencoj.

Kompakt-diskoj[redakti | redakti fonton]

  • A People's History of the United States (1999).
  • Artists in the Time of War (2002).
  • Heroes & Martyrs: Emma Goldman, Sacco & Vanzetti, and the Revolutionary Struggle (2000)
  • Stories Hollywood Never Tells (2000).
  • You Can't Blow Up A Social Relationship - split CD featuring Zinn talks and noted indie rock band Resident genius (Thick Records) (2005).

Zinn estas nuntempe ĉe la diskomarko Alternative Tentacles (Alternativo Tentakloj), kiun estris siatempe la forpasinta Kennedys-kantisto Jello Biafra. Alternativo Tentakloj vendas ĉiajn Zinn-mediataĵojn, inter kiuj estantaj libroj, filmoj, kaj kompakt-diskoj, kaj akcioj malfacile troveblaj el la Zinn-materialo.

Biografioj[redakti | redakti fonton]

Howard Zinn: A Radical American Vision, de Davis D. Joyce, kun antaŭparolo de Noam Chomsky. Novjorko : Prometheus Books. 2003. ISBN 1-59102-131-6. Howard Zinn: You Can't Be Neutral On A Moving Train. Biografia filmo de Deb Ellis kaj Denis Mueller (2004).

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Al la franca[redakti | redakti fonton]

Al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://hhh.gavilan.edu/lhalper/hist1/zinninterview.htm Howard Zinn-One Step Ahead of the Landlord.
  2. Appel, Jacob Chronicling Lives from Spelman College to Boston U. de Jacob M. Appel, aprilo 2004.
  3. John Bracey, "Biography of August Meier", Organization of american historian newsletter, majo 2003.
  4. L'impossible neutralité. Autobiographie d'un historien et militant. Marsejlo : Agone. 2006.
  5. Vidu lian artikolon "Federal Bureau of Intimidation" (Federecia Buroo de timigo).
  6. Tiu prelego estas interrete alirebla
  7. . La dua Iraka Milito ne estis okazinta en 1995, kiam tiu pamfleto estis redaktita [1]. Pri la dua Iraka Milito, vidu "After the War" (Post la milito), The Progressive, januaro 2006 [2].
  8. Horizon book promotions, 1989. ISBN 0-385-17547-7.
  9. Usona neprofitcela institucio fondita en 1945 kun celo plibonigi la politikon kaj la procezon de decido per esplorado kaj analizo — kompreneble laŭ kapitalista logiko. Ĝi estas bazita en Kalifornio kaj estas konsiderata kiel pensfabriko ("think tank").
  10. The Pentagon Papers : the Defense department history of United States decisionmaking on Vietnam, Beacon Press, Boston, 5 vol. ISBN 0-8070-0526-6 & ISBN 0-8070-0522-3.
  11. La Supera Kortumo efektive konsistas el naŭ juĝistoj. En usona juro, malpermeso je publikigo estas nomata "antaŭa limigo" ("prior restraint"); ĝi estas en kontraŭdiro kun la unua amendo de la usona Konstitucio kaj estis deklarita nur en malmultaj okazoj, interalie post argumentado pri la endanĝerigo de la nacia sekureco.
  12. Tom Blanton, The lie behind the secrets (La mensogo malantaŭ la sekretoj), Los Angeles Times, 21an de majo 2006.
  13. angle (PDF) Resumo de la filmo.
  14. {en} Intervjuo kun Zinn.
  15. http://www.thirdworldtraveler.com/Zinn/Tripoli_ZR.html" "Terrorism Over Tripoli" from Zinn Reader, Seven Stories Press (1993) excerpted online.
  16. Yale Daily News - {en} Zinn calls for activism (Zinn vokas al aktivismo).
  17. http://blog.historians.org/news/166/iraq-war-resolution-is-ratified-by-aha-members {en} American Historical Association Blog: Iraq War Resolution is Ratified by AHA Members (La Rezolucio pri la Iraka Milito estas ratifikita fare de membroj de AHA)].
  18. Historian Howard Zinn Calls for Activism - CommonDreams.org (La historiisto Howard Zinn invitas al aktivismo).
  19. Ekzistas ankaŭ versio, kiun legis la usona aktoro Matt Damon.
  20. angle A People's History of American Empire kaj angle Ian Sinclair, Zinn's Empire, 3an de marto 2009.
  21. Pierre Mélandri kaj Serge Ricard, La politique extérieure des États-Unis au XXe siècle : le poids des déterminants intérieurs (La ekstera politiko de Usono en la 20a jarcento : la pezo de la eksteraj determinantoj). Parizo : L'Harmattan. 2008, p. 55-76.
  22. Howard Zinn, Emma 2002, eld., Pp. XVI, XIX, South End Press, 138 pp. ISBN 0-89608-664-X].
  23. F. Kathleen Foley, "Communism Alive and, Well, Pithy With Marx", En Los Angeles Times, 31an de majo 2001. Ree publikigita 2009-12-16.
  24. La Premion Thomas Merton atribuas ĉiujare depost 1972 la Thomas Merton Center for Peace and Social Justice de Pitsburgo. Ĝi estas atribuita al "personoj luktantaj por justico en Usono aŭ en la mondo".
  25. http://www.lannan.org/lf/bios/detail/howard-zinn
  26. www.nationalbook.org/nba_winners_finalist_50_07.pdf
  27. Prix des Amis du Monde diplomatique 2003 - Les Amis du Monde Diplomatique.
  28. Zinn to receive Havens Center award (4an de oktobro, 2006 ).
  29. Retejo Disarm.org.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

La baza materialo de tiu artikolo fontas el la versioj angla kaj franca de Vikipedio.


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.