Daniel Ellsberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daniel Ellsberg
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1931 (1931-04-07)
en Ĉikago, Ilinojso
Morto 16-an de junio 2023 (2023-06-16) (92-jaraĝa)
en Kensington, Kalifornio
Mortokialo pankreata kancero
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Harvard • Cranbrook Educational Community • Harvard College • Cranbrook Schools
Familio
Edz(in)o Patricia Marx Ellsberg • Carol Cummings
Infanoj Robert Ellsberg • Mary Ellsberg • Michael Ellsberg
Okupo
Okupo oficiroekonomikistoverkisto • pacaktivisto • interna alarmanto • spioninforma analizisto • politika aktivisto • soldato • publikigisto
TTT
Retejo https://www.ellsberg.net/
vdr

Daniel Ellsberg (naskiĝis la 7-an de aprilo 1931 en Ĉikago, Ilinojso, Usono; mortis la 16-an de junio 2023 en Kensington, Kalifornio, Usono) estis iama oficisto de la Usona Departmento de Defendo (pro sia kvinpinta konstruaĵo kromnomata Pentagono) kiu sekvis sian konsciencon kaj malkaŝis sekretajn informojn pri la mensogoj de la usona registaro pri la milito en Vjetnamio - la tiel nomataj "Pentagonaj paperoj". Ellsberg ekde tiam kampanjis por paco kaj instigis aliajn paroli la veron. En 2006 al li estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]