Parollibereco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Esprimlibereco)
Parolanto ĉe la Oratora Angulo en Londono, 1974

Parollibereco, ankaŭ esprimlibereco, temas pri libereco de opinio aŭ la rajto libere esprimi siajn opiniojn skribe kaj parole.

La libereco esprimi onian opinion sen timo de persekuto estas unu el la fundamentaj rajtoj en la Universala Deklaracio de homaj rajtoj, eksplicite deklarita en la artikolo 19. Ĝi estas gravega por funkcianta demokratio ĉar ĝi estas unu el la civilaj liberecoj.

Eĉ se esprimlibereco kutime estas konsiderata pozitive, malofte ekzistas tuta parollibereco. En la leĝaroj kutime estas certaj limoj, ekzemple kontraŭ blasfemo, seksismo, homofobiorasismo, kio povas esti sufiĉe logikaj limigoj, sed ankaŭ ofte oni ne rajtas paroli kontraŭ aŭtoritatoj, ekzemple reĝoj en monarkioj aŭ prezidentoj en diktaturoj, religiaj aŭtoritatoj ie ajn pro ties speciala statuso ktp.

Juro[redakti | redakti fonton]

La originoj de parollibereco estas pli fruaj ol internacia homrajta juro.[1] Oni pensas, ke versio de la principo aperis en la antikva atena demokratio malfrue en la 6-a aŭ frue en la 5-a jarcento a.K.[2]

Erasmo kaj John Milton defendis parolliberecon.[1] En Anglujo, Edward Coke asertis, ke parollibereco estas "antikva kutimo de la Parlamento" en la jardeko de 1590, kaj simile pretendis la Protesto de 1621.[3] Per ripeto de la Deklaro de Rajto (1689), la angla Rajtara Leĝo, ankoraŭ nun valida, konstitucie fundamentis rajton de parollibereco en la Parlamento.[4][5] La tiel nomata parlamenta privilegio malpermesas jurajn akuzojn pri kalumnio pro asertoj faritaj en la Parlamento.[6] Tiu protekto aplikiĝas kaj al parolaj kaj al skribaj komunikoj: demandoj, proponoj, kaj amendoj al proponoj.[6]

Unu el la plej fruaj presliberecaj leĝoj estis proklamita en Svedujo en 1766 (Sveda Preslibereca Leĝo), ĉefe pro la influo de la klasikliberala parlamentano kaj Ostrobotnia pastro Anders Chydenius.[7][8][9][10] En raporto verkita en 1776, li skribis:[11]

Neniu pruvo devas esti bezonata, ke certa libereco de verkado kaj presado estas unu el la plej fortaj fortikigiloj de libera organizo de la ŝtato, ĉar sen ĝi la Statoj ne havus sufiĉe da informo por la skribado de bonaj leĝoj, kaj la administrantoj de la justeco ne estus kontrolataj, nek la regatoj scius la postulojn de la leĝo, la rajtojn de la registaro, kaj siajn respondecojn. Edukado kaj etika kondutado frakasiĝus; venkus malrafino de pensado, parolado, kaj agmanieroj, kaj mallumo malheligus la tutan ĉielon de nia libero en malmultaj jaroj.

Gvidataj de Chydenius, la Ĉappartio en la sveda Parlamento en Gävle la 2-an de decembro de 1766 adoptis presliberecan regulon, kiu ĉesigis cenzuradon kaj enkondukis la principon de publika alireblo de oficialaj registroj en Svedujo. Oni malinkludis de la permeso kalumnion kontraŭ la digneco de la Reĝo kaj de la Sveda Eklezio.

La graveco de esprimlibero en publika diskurso[redakti | redakti fonton]

John Stuart Mill, la angla soci-filozofo de la 19a jarcento, prezentas kvar kialojn, kial la limigo de sinesprimlibereco kaj penso konsistigas obstaklon al vero:

  1. la afero, kies eldiro estas malpermesita, povas esti la vero.
  2. Ne ekzistas kompletaj veroj kaj la pli kompleta vero atingiĝas kiel kompromiso inter malsamaj opinioj, kiuj enhavas partajn verojn.
  3. Sekve ĉiuj opinioj devas esti aŭdataj kaj ne limigitaj.
  4. La vero mem plifortiĝas dum ŝia lukto kontraŭ malvero.

Tial, eĉ se la aferoj, kies eldiro estas malpermesita, estas falsaj - ili devas esti eldiritaj. Vero perdas sian konvinkan potencon, kiam ĝi bezonas la potencon de la brako. Eĉ se limigi la liberecon de pensado kaj parolado protektas la veron - ĝi malutilas al ŝi.

Pri ĉi tiuj lastaj ideoj de Mill estos akre pridisputataj, jardekojn poste, la socia filozofo Herbert Marcuse kaj la gvidanto de la itala komunista partio, Antonio Gramsci.

Mill ne kredas, ke en aferoj pri moralo kaj socio oni povas atingi absolutajn verojn kaj ne ekzistas kialo, ke reganta kaj akceptita opinio devas esti vera nur laŭ la opinio de multaj. Limigo de sinesprimlibereco, ĉiaspeca, estas ne nur nepravigebla sed eĉ malutila.

El ĉi tiu priskribo rezultas, ke por la avantaĝo kaj de la individuo kaj de la publiko, la trudaj povoj de la aŭtoritatoj devas esti limigitaj kaj la maniero de libera debato kaj interŝanĝo de opinioj devas esti instigita, kiel esenca elemento por krei liberalan socion. Per la libera debato oni evitas blindan marŝadon en la sulkon. La civitano, motivita por mensa agado kaj konstanta trejnado, kaj de la fundamentoj de klera kaj progresinta socio, fonditaj sur individuaj liberecoj, estas konservitaj kaj fortigitaj.

En Interreto[redakti | redakti fonton]

En 2016, uzanto registrita en Irlando publike konigis novaĵartikolon el la aŭstria retejo oe24.at akompane de siaj komentoj. La mesaĝo, kiu temis pri la aŭstra politikistino Eva Glawischnig-Piesczek, tiama prezidantino kaj proparolantino de la partio La Verduloj – La Verda Alternativo, akompane de siaj komentoj, kiuj traktis ŝian partion kiel faŝista kaj nomis ŝin «korupta stultulino» kaj «abomeninda perfidulino».

Glawischnig-Piesczek procesis en Aŭstrio pri misfamigado kaj gajnis. Oni ordonis al Fejsbuko forigi la mesaĝon, kaj ĝi malvidebligis la mesaĝon nur en Aŭstrio. Sed ŝi insistis ke tio okazu tutrete, do, la supera kortumo de Aŭstrio transdonis la aferon al la Justica Kortumo de Eŭropaj Komunumoj, petante klarigojn pri la eŭropunia juro.

La 3-an de oktobro 2019, la Justica Kortumo de la Eŭropa Unio verdiktis favore al la demandantino Eva Glawischnig-Piesczek, permesante al aŭstria kortumo postuli, ke la socia retkomunikilo Fejsbuko forigu el sia retejo mesaĝon publikigitan de tiu irlanda uzanto. Ĝia verdikto fakte ordonis, ke kortumo de iu ajn eŭropunia lando rajtas postuli de Fejsbuko forigi misfamigajn informojn el ĉiuj paĝoj, senkonsidere de tio ke uzantoj de kiuj landoj kreis respektivajn mesaĝojn kaj ĉu ili komplete koincidas aŭ nur similas laŭ enhavo. Do decido de kortumo el unu eŭropunia lando povas influi ĉiujn landojn de la Eŭropa Unio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Laŭte!, dumonata liberesprima gazeto, Beauville: Amika Esperanto-Rondo, 1997

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


  1. 1,0 1,1 Smith, David, "Timeline: a history of free speech", The Guardian, 5-a de februaro 2006.
  2. Raaflaub, Kurt. (2007) Origins of democracy in ancient Greece. University of California Press. ISBN 978-0-520-24562-4.
  3. Ofir Haivry and Yoram Hazony: What Is Conservatism? (el Retarkivo {{{1}}}) American Affairs Summer 2017 / Volume I, Number 2.
  4. "Bill of Rights 1689".
  5. Williams, E. N.. (1960) The Eighteenth-Century Constitution. 1688–1815. Cambridge University Press, p. 26–29. OCLC 1146699.
  6. 6,0 6,1 "MPs' Guide to Procedure: Freedom of speech", UK Parliament.
  7. "The Freedom of the Press Act", Sveriges Riksdag. Arkivita el la originalo je 30-a de septembro 2007.
  8. Fortress Europe? – Circular Letter FECL 15 (majo 1993): The Swedish Tradition of Freedom of Press. Arkivita el la originalo je 2016-03-08. Alirita 14 marto 2016.
  9. The World's First Freedom of Information Act (Sweden/Finland 1766). Scribd. Arkivita el la originalo je 15-a de decembro 2013. Alirita 14-a de marto 2016.
  10. Sweden. Arkivita el la originalo je 6-a de aprilo 2019. Alirita 20-a de majo 2020.
  11. . Helsingin Sanomat – International Edition. Arkivita el la originalo je 2007-11-20. Alirita 2007-11-26.