Herbert Marcuse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Herbert Marcuse en Newton (Masaĉuseco ĉ. 1955

Herbert Marcuse (prononco [maʁˈkuːzə]) (19-a de julio, 1898 – 29-a de julio, 1979) estis germana filozofo, sociologiisto kaj politika teoriisto. Laŭ historio de filozofio li apartenas al Frankfurta skolo de kritika teorio kaj estas proklamita "Patro de novmaldekstrismo"[1]. Liaj plej konataj verkoj estas Eroso kaj Civilizacio, Unudimensia Homo kaj Estetika Dimensio.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Herbert Marcuse naskiĝis en Berlino en familio de Carl Marcuse kaj Gertrud Kreslawsky kaj ricevis fruan edukon laŭ juda kredo. Li estis varbita en germanian armeon en 1916, sed nur laboris en ĉevalejoj kaj ne servis en batalaj trupoj. Li estis membro de soldata koncilio kiu estu partoprenonta en (poste abortita} socialista spartakista ribelo. En jaro 1922 li faris sian Ph.D-disertacion pri ĝenro de germana Künstlerroman en Universitato de Freiburg, post kio li revenis al Berlino kaj laboris kiel verkisto kaj publikigisto. En 1924 li geedziĝis kun matematikistino Sophie Wertheim. En 1928 li revenis al Freiburg por studi sub gvido de Edmund Husserl kaj skribi habilitiĝan disertacion kun Martin Heidegger. La disertacio, sub titolo Hegela Ontologio kaj Teorio de Historieco, estas publikigita en jaro 1932. En la esploro temis pri konteksto de hegelana renoviĝo en Eŭropo kun emfazo je Hegela ontologio de vivo kaj historio, idealisma teorio de spirito kaj dialektiko.[1] Post kresko de nazia reĝimo Marcuse ne plu povis daŭrigi sian akademian karieron pro sia juda deveno. En 1933 li aliĝis al tiam eksperimenta Instituto por sociaj esploroj en Frankfurto.

En 1933, Marcuse publikigis sian unuan gravan verkon pri marksismo, revuon de Ekonomiaj kaj Filozofiaj Manuskriptoj de jaro 1844 far Karl Marx. En la revuo Marcuse reintrepretis la tiam-modernan marksismon de la vidpunkto de fruaj verkoj de Marx. Ĝi kaŭzis notindan polemikon kaj helpis al la mondo vidi, ke Marcuse estis iĝanta unu el la plej perspektivaj teoriistoj de sia epoko.[1]

Dum membriĝo en la Instituto por sociaj esploroj, Marcuse disvolvis modelon por kritika socia teorio, teorio de nova rolo de ŝtato kaj monopola kapitalismo kaj priskribis interrilatojn inter filozofio, socia teorio kaj kultura kritikismo. Krome, li kontribuis grandan tempon al analizo kaj kritiko de kreskanta germania faŝismo. Dum sia membreco en la Instituto, Marcuse plej proksime kunlaboris kun kritikaj teoriistoj.[1]

En Usono[redakti | redakti fonton]

Kune kun aliaj teoriistoj de la Instituto, Marcuse forlasis Germanion en 1933 kaj en 1934 venis en Usonon. Malsimile al aliaj teoriistoj de Frankfurta skolo, li neniam revenis al Germanio por loĝi kaj iĝis civitano de Usono en 1940. Tamen, li ĝis nun estas rigardata kiel unu el plej gravaj teoriistoj de Franfurta skolo, kune kun Max Horkheimer kaj Theodor Adorno. En 1940 li publikigis verkon Racio kaj revolucio, dialektikan esploron de Georg W. F. Hegel kaj Karl Marx.

Post la Dua mondmilito Marcuse laboris en United States Office of War Information (OWI), okupante sin pri kontraŭnaziaj propagandaj projektoj. En 1943 li transdungiĝis al Office of Strategic Services (OSS), la usona spionada strukturo antaŭ Central Intelligence Agency. Lia laboro por OSS konsistis el esploro pri Nazia Germanio kaj projektoj por sennaziigo. Pos dissolvo de OSS en 1945, Marcuse laboris por Usona departamento de la ŝtato kiel estro de la centra-eŭropa sekcio. Li forlasis tiun laboron post morto de sia unua edzino en 1951.

En 1952 Marcuse komencis sian instruan karieron, instruante politikan teorion en Universitato Kolumbio, kaj poste en Universitato Harvard. Poste, inter 1958 kaj 1965, li instruis filozofion kaj politikon en Universitato Brandeis. Finfine (jam post kutima pensia aĝo) en Kalifornia Universitato de San-Diego. Liaj amikoj kaj kunlaborantoj estis politika sociologiisto Barrington Moore Jr., politika filozofo Robert Paul Wolff kaj profesoro pri sociologio el Universitato Kolumbio Charles Wright Mills, unu el fondintoj de novmaldekstra movado. Dum la tuta postmilita periodo Marcuse estis unu el la plej radikale politike maldekstraj membroj de Frankfurta skolo kaj ĉiam nomis sin marksisto kaj hegelano.

Kritikoj de kapitalista socio fare de Marcuse (aparte en lia sintezo de Marx kaj Freud, Eroso kaj Civilizacio de jaro 1955, kaj en libro Unudimensia homo de jaro 1964) resonis kun studenta movado de la 1960-aj jaroj. Pro sia emo paroli ĉe studentaj protestoj, Marcuse baldaŭ iĝis konata kiel "patro de usonaj novmaldekstruloj", kvankam li mem forte malŝatis tiun ĉi kromnomon. Liaj verkoj forte influis diskurson de populara kulturo en Usono kaj esploroj de populara kulturo. Li ofte prelegis en Usono kaj Eŭropo dum siaj malfruaj jaroj, en la malfruaj 1960-aj kaj la 1970-aj. Li amikiĝis kun franca filozofo André Gorz kaj iĝis grava inspiro por li.

Marcuse defendis arestitan orientgermanian disidenton Rudolf Bahro, aŭtoron de Die Alternative: Zur Kritik des real existierenden Sozialismus ("La Alternativo: Al kritiko de reala ekzistanta socialismo"). Li diskutis, en sia eseo de jaro 1979, teorion de "ŝanĝo el interne" fare de Bahro.[2]

Persona vivo kaj morto[redakti | redakti fonton]

Tombo en Dorotheenstädtischer Friedhof, Berlino, kie en 2003 estis enterigita cindro de Marcuse

Marcuse geedziĝis trifoje. Lia unua edzino estis matematikistino Sophie Wertman (19011951), kiu naskis filon Peter (naskiĝis en 1928). Kelkajn jarojn post ŝia morto, Herbert Marcuse geedziĝis kun Inge Neumann (19101972), vitvino de sia iam proksima amiko Franz Neumann (19001954). En 1976 li geedziĝis triafoje kun sia eksa studentino Erica Sherover (1938–1988), kiu estis 40 jarojn pli juna ol li. Lia filo Peter Marcuse nun estas merita profesoro pri urboplanado en Universitato Kolumbio. Lia nepino estas novelistino Irene Marcuse kaj lia nepo Harold Marcuse, estas profesoro pri historio en Kalifornia Universitato en Santa Barbara.

Marcuse mortis 10 tagojn post sia 81-a naskiĝtago, je la 29-a de julio 1979, pro apopleksio dum vizito en Germanion. Li estis ĵus preleginta en ĉe Frankfurta Römerberggespräche kaj iranta al Max-Planck-Instituto por invito de Jürgen Habermas, ano de la dua generacio de Frankfurta skolo. En 2003 lia cindro estas retrovita en Usono kaj enterigita en Dorotheenstädtischer Friedhof, Berlino.

Radikalismo kaj novmaldekstrismo[redakti | redakti fonton]

Marcuse iĝis inspiro kaj influo por multaj radikalaj teoriistoj kaj aktivistoj kiel Angela Davis[3], Abbie Hoffman, Rudi Dutschke, kaj Robert M. Young. Inter liaj kritikanoj de maldekstra flanko estis marksistino-humanistino Raja Dunajevskaja kaj alia germania elmigrinto Paul Mattick, ambaŭ kritikis na Unudimensia Homo de vidpunkto de "klasika" marksismo. Eseo Reprezalia Toleremo far Marcuse de jaro 1965, en kiu li asertis, ke strukturo de kapitalisma demokratia socio povas havi totalismajn ecojn, alvokis fortan kritikon de konservistoj[4] Tezo de Marcuse estas ke vera toleremo ne estas tolerema al subteno por reprezalio, ĉar tio igas voĉojn de malplimultoj neaŭdeblaj. Li deklaras toleremon por netoleremo "neaŭtenta" kaj anstataŭe advokatas diskriminacian formon de toleremo, kiu ne ebligas "reprezalian" maltoleremon. Marcuse poste disvolvis sian radikalismon en du pliaj verkoj. Li skribis na Eseo pri Liberigo en 1969, priskribante popolliberiĝajn movadojn, kiel, ekzemple, en Vjetnamo. La eseo inspiris multajn radikalulojn. En 1972 li skribis na Kontraŭrevolucio kaj Ribelo, en kiu asertis, ke la antaŭ esperoj kaj aspiroj de la 1960-aj jaroj staras kontraŭrevolucio de dekstre.[1]

Post kiam Universitato Brandeis ne renovigis lian instruistan kontrakton en 1965, Marcuse dediĉis siajn restantajn jarojn al verkado, instruado kaj prelegado tra tuta la mondo. Li atingis atenton de amasinformiloj, pro kio liaj verkoj iĝis pli influaj. Li daŭre disvastigis marksismajn teoriojn kaj progreseman socialismon, kun helpo de siaj studentoj. Lia fina verko, La Estetika Dimensio, estas publikigita en 1979. En ĝi li priskribis rolon de altaj artoj en emancipiĝo de individuo el burĝa socio.[1]

Marcuse kaj kapitalismo[redakti | redakti fonton]

Analitiko de kapitalismo de Marcuse parte devenas el unu el plej gravaj konceptoj de Karl Marx - objektigo[5], kiu, sub kapitalismo, iĝas fremdigo. Laŭ Marx, kapitalismo ekspluatas homojn, iliaj produktoj iĝas fremdigataj de ili kaj la laboristoj fine iĝas ne individuoj kaj nur funkciaj objektoj. Marcuse vastigis tiun kredon. Li asertis, ke dum industria epoko kapitalismo tiom forte premis la laboristojn, ke ili mem komencis rigardi sin kiel partojn de objektoj, kiujn ili produktis. Ĉe komenco de Unudimensia homo Marcuse skribas:

Citaĵo
 La homoj rekonas sin en siaj posedaĵoj; ili trovas siajn animojn en siaj aŭtoj, televidiloj, hejmoj, kuireja aparataro. 

[6] Tio signifas, ke sub kapitalismo (en konsumanta socio) homoj iĝas vastigoj de produktoj de sia laboro kaj do la produktoj iĝas vastigoj de homaj mensoj kaj korpoj. La koncepto de fremdigo, do, estas pridemandebla.

Referencoj[redakti | redakti fonton]