Sennaziigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sennaziigo nomiĝas la politiko de la Kvar Potencoj realigita ekde 1945, kiu celis liberigi la germanajn kaj aŭstrajn socion, kulturon, gazetaron, ekonomion, judikativon kaj politikon el ĉiuj influoj de la naziismo. Esenca fundamento por la sennaziigo estis la kontrakto de Potsdamo de aŭgusto de 1945. La leĝo devis realigi la celojn de sennaziigo per rimedaro, kiu konsistis inter alie el vasta demokratiigo kaj senarmeigo.

Al la sennaziigo apartenis la persekuto de krimoj faritaj dum la nazia regado. Krom ebla kriminala persekuto la koncernaj personoj estis grupigataj laŭ la n-ro 104 de la Alianca Kontrol-Konsilantaro pri la liberigo de naziismo kaj militismo de la 5-a de marto 1946[1] laŭ kvin kategorioj:

  1. ĉefaj kulpuloj (militkrimuloj)
  2. kulpatoj (aktivuloj, militistoj kaj fruktuzantoj)
  3. malpli kulpatoj
  4. oportunistoj
  5. senkulpigataj.

Por Germanujo la Alianca Kontrol-Konsilantaro en Berlino survojigis ekde januaro de 1946 multnombro da sennaziigaj ordonoj, per kiuj oni difinis kaj poste enigis en ĵuĝan enketon certajn persono-grupojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena teksto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]