Ŝota Rustaveli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ŝota Rustaveli, fresko de la Monaĥejo de la Kruco, Jerusalemo.

Ŝota Rustaveli, kartvele შოთა რუსთაველი (naskiĝis en ĉ. 1172, en Rustavi, Kartvelio, kaj mortis en ĉ. 1216, en Jerusalemo), estis grava kartvela poeto. Li estas konsiderata de multaj unu el la plej grandaj reprezentantoj de la mezepoka literaturo. Ŝota Rustaveli estas aŭtoro de "La kavaliro en panterfelo" (kartvele, ვეფხისტყაოსანი, Vepĥis tq'aosani), nacia eposo de Kartvelio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Malmulto estas certa pri la vivo de Ŝota Rustaveli. Laŭ la klasika, kvazaŭ legenda, historio Ŝota Rustaveli orfiĝis dum sia infanaĝo kaj estis zorgita de sia onklo, kiu estis monaĥo. Tiu frue enkondukis Ŝotan al la religia afero, kio forte influis lin en lia verkado. Estas multe da historioj pri la edukado kaj postaj vojaĝoj de Ŝota al Arabujo, Bizanco kaj Grekujo. Oni diras, ke li iris al Jerusalemo, kiam maljuniĝis, kaj tie mortis en kartvela monaĥejo. Fakte en la Monaĥejo de la Kruco, en Jerusalemo, ekzistas fresko, kiu reprezentas, laŭ akademia konsidero, figuron de Ŝota Rustaveli maljuna. Alia historio ankaŭ rakontas, ke li verkis multe da poemoj por la reĝino Tamaro de Kartvelio, kiu regis dum la 12-a jarcento, kiam Kartvelio atingis sian oran epokon, montrante grandegan povon kaj influon. Kiel premion Tamaro donis al li la titolon kasiston de la korto, kaj tiam Ŝota Rustaveli estus enamiĝinta pro la reĝino.

Nuntempe tio, kion la historiistoj fakte konsideras, estas, ke li naskiĝis en ĉirkaŭ 1172, en la kartvela urbo Rustavi, kaj mortis en ĉirkaŭ 1216, en Jerusalemo. Ankaŭ estas sekura la aŭtoreco de Ŝota Rustaveli pri la eposo "La kavaliro en panterfelo", krom kelkaj aliaj poemoj.

Verko[redakti | redakti fonton]

La verko de Ŝota Rustaveli estas tre ofte religiaj kaj filozofiaj pro la influo de religio en sia vivo. Krom tiaj poemoj, li ankaŭ verkis la grandiozan eposon "La kavaliro en panterfelo", kiu iĝis nacia eposo de Kartvelio. Lia verkaro estas gravega por la mezepoka literaturo, tamen precipe por la kartvela literaturo, ĉar Ŝota Rustaveli estas konsiderata bazo de la literatura moro de tiu lando.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]