Jane Wyman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jane Wyman
Oskar-premiito
Persona informo
Jane Wyman
Naskonomo Sarah Jane Mayfield
Naskiĝo 5-an de januaro 1917 (1917-01-05)
en Sankta Jozefo
Morto 10-an de septembro 2007 (2007-09-10) (90-jaraĝa)
en Palmaj Fontoj
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per artritodiabeto vd
Tombo Forest Lawn Cemetery vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Partio Respublikana Partio vd
Familio
Patro Manning Jeffries Mayfield vd
Patrino Gladys Hope Christian vd
Edz(in)o Ernest Wyman • Myron Futterman • Ronald Reagan • Fred Karger • Fred Karger vd
Infanoj Maureen Reagan • Michael Reagan • Christine Reagan vd
Profesio
Alia nomo Jane Wyman vd
Okupo televida aktoro • filmaktoro • aktoro • ĝenra aktoro • kantisto • diskografa artisto vd
Aktiva dum 1932–1993 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jane WYMAN (denaske Sarah Jane Mayfield; 5 de januaro, 1917 – 10a de septembro, 2007)[1] estis usona aktorino, kantistino, dancistino kaj filantropo. Ŝia kariero daŭris pli ol sep jardekoj. Ŝi estis la atinginto de la Oskar-premio al la Plej Bonkvalita Aktorino pro la filmo de 1948 nome Johnny Belinda. Ŝi estis ankaŭ la unua edzino de la tiam aktoro Ronald Reagan (poste la 40a Prezidanto de Usono). Ili geedziĝis en 1940 kaj divorcis en 1948. La profesia kariero de Wyman ekis estante 16-jaraĝa en 1933, kiam ŝi subskribis kontrakton kun Warner Bros. Wyman sekvis la oftan praktikon tiaman kiam ŝi aldonis trui jarojn al sia aĝo. Ŝi ofte ludis la rolojn de la protagonistino, el kiuj stelulis kun William Hopper en Public Wedding (1937), kun Ronald Reagan kaj Eddie Albert en Brother Rat (1938) kaj ties pluigo Brother Rat and a Baby (1940), kun Dennis Morgan en Bad Men of Missouri (1941), kun Marlene Dietrich en Stage Fright (1950), kaj kun Sterling Hayden en So Big (1953). Ŝi estis ankaŭ opoziciantino de Rock Hudson en Magnificent Obsession (1954) kaj All That Heaven Allows (1955), ambaŭ reĝisoritaj de Douglas Sirk. Ŝi estis trifoje atingintino de Premio Ora Globo. Ŝi atingis daŭran sukceson en la televida seriego Falcon Crest (1981–1990), en kiu Wyman ludis la rolon de maliculo nome matriarko Angela Channing.

Entute ŝi aperis en preskaŭ naŭdek filmoj, en 21 televidserioj, 6 radioprogramoj, ricevis kvar gravajn premiojn kaj estis nomumita aliajn ses fojojn. Wyman havas du stelojn en la Trotuaro de famo en Holivudo: unu por filmoj, en 6607 Hollywood Boulevard; kaj unu por televido, en 1620 Vine Street.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Actress, Philanthropist Jane Wyman Dies". Jane-Wyman.com Alirita en la 10a de septembro, 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ŝablono:Vivtempl