Hermann Müller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hermann Müller

Hermann MÜLLER (* 18-a de majo 1876 en Mannheim; † 20-a de marto 1931 en Berlino) estis germana politikisto de la socialdemokratia partio SPD.

Filo de estro de trinkaĵfaristo en Saksio, li lernis komercistecon en Frankfurto. Ekde 1893 li membris en la socialdemokratia partio kaj elektiĝis en la estraron en 1906 je propono de August Bebel. En januaro 1919 li elektiĝis partia prezidanto komune kun Otto Wels.

En 1920 kaj de 1928 ĝis 1930 Müller estis regna kanceliero (germana ĉefministro). Lia dua kanceliereco (li estis jam malsana) ĉesis pro disputo kun la dekstre-liberala partio Deutsche Volkspartei pri la alteco de la pagoj al la senlaboruloj. La falon de lia kabineto oni taksas nuntempe komenciĝon de la fino de la Vajmara Respubliko.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Novemberrevolution. Erinnerungen, Berlin 1928.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Andrea Hoffend: „Mut zur Verantwortung" - Hermann Müller. Kleine Schriften des Stadtarchivs Mannheim Nr. 17. Verlagsbüro von Brandt, Mannheim. 2001. ISBN 3-926260-49-1 (Biographie)
  • Rainer Behring: Wegbereiter sozialdemokratischer Außenpolitik: Hermann Müller, en: Frankfurter Allgemeine Zeitung de 26-a de aprilo 2006, p. 8.