Skandalo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Skandalo (el la greka: skandalon, faligkordo, ŝtoneto) estas tondra afero, kiu vigle kritikas aŭ akuzas famulojn aŭ kompaniojn, kiuj faris iajn operaciojn aŭ toleras iajn praktikojn leĝe aŭ morale neakcepteblajn.

Ne facilas scii, kiam ĝuste ekas skandalo, kaj kiam ĝi finiĝas. Pro diversaj kialoj malfacilas ekscii la nombron de personoj enmiksitaj aŭ la sekvojn: iuj rifuzas denunci, enketo multekostas, ktp. Pri kompanioj temas ankaŭ pri ekonomiaj sekvoj.

[redakti] Priskribo

Ekzistas diversaj tipoj de skandaloj pri:

Plejofte skandalo havas politikajn kaj jurajn sekvojn. Aŭ politikistoj perdas sian postenon, aŭ krimuloj estas malliberigitaj, foje eĉ ambaŭ. Okazas ke novaj leĝoj estas faritaj por malhelpi denove similajn krimajn agadojn.

[redakti] Sciigo

Foje informuloj malkaŝas skandalojn avertante ĵurnalistojnaŭtoritatojn. Alifoje ĵurnalistoj malkovras skandalon enketante pri aliaj aferoj.


[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Ttt-ejo pri diversaj financaj skandaloj (angle)
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj