Dauphin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dauphin en la franca originale, kaj Daŭfeno[1]Kronprinco en Esperanto estis la kromnomo de la oficiala heredanto de la reĝlando de Francio, precipe dum la reĝadoj de la Valois kaj de la Burbonoj. La vorto en la franca lingvo ankaŭ signifas "delfenon".

Guy la 8-a, grafo de Vienne, havis delfenon sur sia blazono kaj sekve ekhavis la kromnomon le Dauphin. La honora titolo Dauphin de Viennois tiam aperis, kaj restis en la sama familio ĝis 1349, kiam Humbert la 2-a vendis sian teritorion, la Dauphiné, al la franca reĝo Filipo la 6-a, sub la kondiĉo ke tiu lando apartenos ekde nun al la reĝa heredanto. Tial la heredanto ĉiam havis la nomon Dauphin, kaj la edzino de la heredanto estis nomita Dauphine (Kronprincino).

Karlo la 5-a estis la unua franca princo, kiu ricevis tiun titolon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En PIV [1] Alirita la 6an de majo 2023.