Hispana Revolucio (1936)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Dum la Hispana Enlanda Milito (1936 al 1939) ene de la respublika kampo okazis ambicia kaj senantaŭanta sociala revolucio. En tiu kampo plej parto de la posedantoj (ĉu terposedantoj ĉu de industrioj) forfuĝis eĉ antaŭ la eksplodo de la milito la 18-an de julio 1936. Tiam la laboristoj en multaj kazoj ekposedigis kaj kontrolis bienojn kaj fabrikojn, kio okazigis eksterordinaran klopodon starigi novan kolektivan memregadon de la produktiloj. Krome kaj en urboj kaj en vilaĝoj, ĉefe se la armeo de Franco alproksimiĝis aŭ minacis, okazis popola juĝado de supozitaj partianoj de la malamika flanko, nome riĉuloj kaj posedantoj.

Ĝeneralaĵoj[redakti | redakti fonton]

Dosiero:Inseparables.jpg
Afiŝo de la CNT-FAI kaj FIJL pei la malsepareco inter revolucio kaj milito.

La ĉefa ideologia bazo estis anarkosindikatismo kaj karakteriĝis, inter alie, pro sia kantonismo ĉe administraj aferoj kaj sia kolektivismo ĉe ekonomiaj aferoj. Krome oni klopodis novan kulturon kaj socian rilataron, ekzemple karaktera pro sia kontraŭklerikalismo ĉe religiaj aferoj.

Ĉefe en la regionoj regataj de la anarkiistoj, (Aragono kaj Katalunio), aldone al la milita sukceso, estis vasta sociala revolucio, en kiu la laboristoj kaj kamparanoj kolektivigis agron kaj industrion, kaj starigis konsilantarojn paralelajn al la (nefunkcianta) registaro. Ĉefe en Aragono oni konstruis novan memregadan sistemon surbaze de la lokaj komunumoj kiuj kolektivigis la tutan vilaĝon: ĉiuj laboris kaj ĉiuj ricevis subtenon egalece. La mono malaperis. La komercon revigliĝis kaj en multaj kazoj oni plibonigis la produktadon de la bienoj. Por la sektoroj partianoj de tiu revolucio, ĝi estus la ĉefa kialo por la popolaj kaj laboristaj sektoroj apogi la respublikan reĝimon.

Tiun revolucion oponis kaj la sovet-subtenataj komunistoj kaj la demokratiaj respublikistoj. Dum la milito progresis, la registaro kaj la komunistoj sukcesis uzi sian aliron al sovetaj armiloj por restarigi registaran regadon de la milita klopodo, kaj per diplomatio kaj per perforto. Dum la fifamaj Majaj Tagoj de Barcelono de 1937, multaj centoj aŭ miloj da kontraŭ-faŝismaj soldatoj mortigis unu la alian por regado de strategiaj punktoj en Barcelono, kiel George Orwell rakontis en Omaĝo al Katalunio.

Tiamaniere la eksperimento starigi senprecedencan revolucion malsukcesis, sed ankaŭ malsukcesis la iro de la respublika flanko en la milito pro la divido inter respublikistoj pro sia sinteno rilate la socialan revolucion.

Post la majaj okazintaĵoj, tendenco al unueco fortiĝis ankaŭ en la respublikana tendaro. Formiĝis nova registaro, estrita de la modera socialisto Juan Negrín, kun aliaj socialistoj, Indalecio Prieto kaj Julián Zugazagoitia kiel ministroj de Armeo kaj Internaj Aferoj, kaj kun apogo de la Komunista partio. Tiu movo fortigis la respublikanan registaron, kaj finis la revolucion. En Aragono la antaŭeniro de la respublikaj reĝimentoj kontrolitaj de komunistoj malkonstruis perforte la socian kaj politikan sistemon organizitan de anarkiistoj (kaj aliaj aliancanoj).

Unua fazo de la revolucio (julio-septembro 1936): La anarkia somero[redakti | redakti fonton]

Blazono de la Regiona Konsilantaro, alternativa socipolitika sistemo de Aragonio

Dum la unuaj tagoj post la militista puĉo de la partianoj de Franco la laboristaj organizoj ĉefe sed ne nur de CNT kaj UGT atingis armilojn ĉu el la senpova registaro ĉu el la venkitaj kazernoj; tie komencas la povopreno far de la popolaj organizoj. Tiu stato estis helpita de la ĉeesto de radikalaj membroj en la novaj registaroj (kaj de Hispanio kaj de la aŭtonomia Katalunio. Krome kaj paralele, oni formis administrajn kaj defendajn strukturojn je loka aŭ regiona niveloj tra la tuta lando kaj en vilaĝoj kaj en gravaj regionoj aŭ urboj kiel Katalunio, Valencio, Malago, Gijón, Ibiza, ktp.

Unu el la ĉefaj frontoj de la milito kaj la revolucio estis tiu de Aragonio. La 24a de julio de 1936 eliris la unua volonta taĉmento de Barcelono al Aragono. Estis la Kolono Durruti, de ĉirkaŭ 3.000 homoj, plej parte laboristoj ordigitaj de Buenaventura Durruti, kiuj aplikas la sistemon de liberecana komunismo tra tiu teritorio loĝata de aragonaj kamparanoj simpatiantoj de anarkosindikatismo, kio permesis la progresan aplikon de la plej grava kolektivista sperto de la revolucio.

Dum tiu epoko la plej parto de la hispana ekonomio estis sub kontrolo de laboristoj; ĉefe en areoj de anarkiisma influo kiel ĉe Katalunio, tio okazis en 75% de la totalo de la industrio. La fabrikoj estis organizitaj de laboristaj komitatoj, la agrikolaj areoj estis kolektivigitaj kaj funkciis kiel liberacanaj komunumoj. Eĉ laborejoj kiel hoteloj, frizejoj kaj restoracioj estis kolektivigitaj kaj estritaj de siaj propraj laboristoj.

En kelkaj lokoj, mono estis nuligita kaj anstataŭita de laborkuponoj, kiuj pruvis, ke iu laboris, do tiu ricevis manĝojn kaj servojn. Laŭ tiu sistemo, la prezoj malaltiĝis al kvarono. Terkulturaj areoj kolektivigitaj estis de 70% en Katalunio, ĉirkaŭ 70% en la lojala parto de Aragono, 70% en la respublika parto de la provinco de Badajoz, 58% en Kastilio-Manĉo, 49% en respublika parto de Andaluzio kaj ĉirkaŭ 13% en Valencio.

En Aragono oni formis ĉirkaŭ 450 kamparanajn kolektivaĵojn, preskaŭ ĉiu sub kontrolo de la CNT, kaj ĉirkaŭ 20 de la UGT. En la regiono de Valencio oni organizis 353 komunumojn, 264 kontrolitaj de la CNT, 69 de la UGT kaj 20 miksite CNT-UGT.

En la kataluna industrio la sindikatoj de CNT organizis tekstilajn fabrikojn, organizis la servojn de tramoj, aŭtobusoj de Barcelono, kolektivigis la fiŝkaptadon, la ŝuindustrion kaj eĉ la etajn vendejojn kaj la publikajn spektaklojn. La 70% de la industriaj kaj komercaj entreprenoj estis posedo de la laboristaro en tiu Katalunio kiu koncentris, per si mem, du trionojn de la industrio de Hispanio.

Krom la ekonomia revolucio, okazis spirito de kultura revolucio. Oni permesis la abortorajton, la ideo de Libera amo populariĝis kaj kreskegis naturismo. Estis io simileta al la movadoj de Nova Maldekstro de la 1960-aj jaroj.

La tiama leĝaro de la centra registaro klopodis leĝigi la revolucian situacion kaj rekapti ties kontrolon. Pro tio en Katalunio jam ekzistis malfacilaĵoj inter la komunistaj kaj la anarkiistaj sektoroj.

Dua fazo de la Revolucio (septembre-novembre 1936): Unua Venka Registaro[redakti | redakti fonton]

La aŭtonoma Aragonio en 1936 (ruĝe), flave la militfronto, blue la faŝisma zono.

La laboristaj organizoj komencis lasi povon sub kontrolo de la centra registaro ĉefe cele de la defendo de Madrido, minacita de la trupoj de Franco. Tiele okazis alproksimiĝo inter la partioj de la Popola Fronto kaj la sindikatoj kio okazigis la formon de la unua Venka Registaro (4 de septembro) estrita de la socialisto Largo Caballero.

Dum tiu epoko komencis la kontraŭstaron de la komunismaj sektoroj kontraŭ la revolucio, ĉar tiuj asertis, ke dum la milito ne estis taŭga situacio por revolucioj. Lau ili oni ne devus klopodi abolon de kapitalismo, sed venki en la milito. Anarkiistoj kaj aliaj radikaluloj tute kontrauis, ke milito kaj revolucio estas samo. Tamen la ununura milita helpo tiam venis de Sovetunio al la komunismaj taĉmentoj, do la sektoroj kie la revolucio estis funkcianta, estis devigitaj malplifortigi la revolucian sistemon kaj akcepti la registaran kontrolon, foje sub kontrolo de komunistoj.

Escepto estis plifortigo de la kolektivisma procezo en Aragonio, kio organizos kunordigan konsilantaron nome Consejo Regional de Defensa de Aragón, kiu realigas sian unuan asembleon la 15an de oktobro samjare. Tamen en Katalunio la lokaj komitatoj perdis sian decidrajton antaŭ la kataluna registaro.

Tria fazo de la Revolucio (novembro 1936- januaro 1937): Dua Venka Registaro[redakti | redakti fonton]

La nova respublika registaro jam en Valencio (dua ministraro de Largo Caballero la 4a de novembro), enhavis elstarajn membrojn de la CNT Juan García Oliver, Juan López, Federica Montseny kaj Juan Peiró. Dume okazis jam en Valencio alfrontadoj inter liberecanaj kaj komunismaj grupoj, kio okazigis 30 mortojn.

La Kolono Durruti alvenis al Madrido por kunlabori en ties defendo. La 20an de novembro mortis strange Buenaventura Durruti en Madrido kaj tuje la komunismaj amaskomunikiloj komencis la propagandon por la anstatauigo de la lokaj kaj taĉmentaj decidrajto per la centra registaro, pli kaj pli kontrolitaj de ili mem, kiel en Gijón, Valencio kaj alie. La armeo estis kontrolita jam ne de la popolaj organizoj, sed de la centra registaro. La revolucio ne daŭris plu, kiel autonoma povosistemo, post la dua registaro de Largo Caballero.

La fino de la revolucio (januaro 1937- majo 1937)[redakti | redakti fonton]

Februare de 1937 la registaro malpermesis la ĵurnalon de FAI, la policanojn apartenantajn al politikaj partioj aŭ sindikatoj, la retenon de armiloj aŭ eksplodaĵoj (nur por la armeo) kaj oni armeigis kaj centrigis ĉiujn miliciojn; la anarkiistaj konsilantoj eliris el la kataluna registaro. Aprile oni senarmiligis la laboristajn patrolojn de la Cerdaña kaj de Barcelono.

Maje akriĝis la kontraŭstarojn inter la partianoj de la revolucio kaj ties kontraŭpartianoj. La 13a de majo de 1937, post la okazintaĵoj de la Majaj Tagoj de Barcelono, la du komunistaj ministroj, Jesús Hernández kaj Vicente Uribe, proponis al la registaro punon kontraŭ la Confederación Nacional del Trabajo (CNT) kaj la Partido Obrero de Unificación Marxista (POUM). La 16an, dimisiis Largo Caballero al kiu sekvis la formado de la registaro de la socialista Juan Negrín, ŝajne de la tendenco de Prieto sed pli proksima al la volo de komunistoj, sen anarkiistoj aŭ revoluciuloj. La FAI estas deklarita kontraŭleĝa.

Nuligo de la revolucio[redakti | redakti fonton]

En junio de 1937 la opozicia komunisma partio nome POUM estis kontraŭleĝigita kaj multaj el siaj membroj estis enkarcerigitaj kaj eĉ ekzekutitaj de la registaro kontrolita de la ortodoksaj koumnistoj. Aŭguste, oni malpermesis kritikoj al Sovetunio kaj la alternativa socipolitika sistemo de Aragonio, nome Consejo de Defensa de Aragón, lasta revolucia organismo, kaj la produktado agrikultura kolektiva. Oni arestis multajn anarkiistojn tutlande. Oni repermesas la religian aktivadon private, sed oni malpermesis la politikajn mitingojn.

Januare de 1938 la registaro malpermesis la lokajn surogatojn de mono, lasta restaĵo de la Revolucio. Dum tiu jaro revenis multaj grandaj terposedantoj kaj postulis redonon de siaj bienoj. La kolektivigo estis nuligita. La salajroj de soldatoj malpliiĝis el 10 al 7 pesetoj, dum tiu de oficiroj plialtiĝis de 25 al 100 pesetojn; ĝis tiam ĉiuj egalece enspezis saman salajron.

Ekzemplo de industrio kolektivita de la CNT: kino[redakti | redakti fonton]

La Sindikato de Spektakloj de la CNT estis iel modelo de organizado kaj funkciado. Kinejoj kaj teatrejoj estis de la unuaj kaj pli signifaj okupadoj de la barcelonaj liberecanoj inter la 20a kaj la 25a de julio. La 26a de julio oni elektis Teknikan Komitaton por reordigi la laboron en kinejoj kaj teatrejoj. La kataluna registaro, superita de la okazintaĵoj de la revolucio kreis sian komitaton, kiu ne ekfunkciis praktike.

La revolucia entuziasmo organizis ĉiun kinan kaj teatran aktivadojn de Barcelonj ekde la 6a de aŭgusto ĝis Majo de 1937, kiam okazis la Barcelonaj Majaj Tagoj. La projekto uniformis la salajrojn por ĉiuj laborkategorioj de la kinindustrio. Oni organizis asignaĵojn pro malsano, handikapo, maljunaĝo aŭ maldungo. Tiu sistemo permesis laborigi ĉirkaŭ sesmil personojn kaj kontrolis dum tiu periodo 114 kinejojn, 12 teatrejojn kaj 10 "music-halls". Eĉ oni kreis operkompanion en la teatro Tívoli, cele alproksimigi tiun ĝenron al la popola publiko. Estis unu de la sektoroj kiuj plejbone funkciis ekonomie, eĉ oni konstruis klekajn kinejojn kiel Ascaso (aktuala Vergara). Alia reformiĝis aŭ finkonstruiĝis kiel la kinejo Durruti (aktuale kinejo Arenas).

Politike, kolektivigo de kino estis nova formo kompreni arton radikale mala al burĝa kaj kapitalisma sistemo. Ne estis unuigo pri kriterioj en la kreativa procezo, dogmismo ne instaliĝis, kaj la sepa arto aldonis novan sistemon de informismo per kameraoj surstrate.

El 1936 al 1937 produktis pli da cento de filmoj la produktora kaj la distribua kompanioj kreitaj de la CNT. La ĝenro de la dokumenta filmo estis sendube la plej realigita ĉar la militetoso inondis senrimede ĉiun agadon. Oni kreis la Sindikaton de la Industrio de Spektakloj kaj la markon Spartacus Films. La Sindikato posedis du grandajn kinostudiojn kun tri plateaŭ por filmado, krom oni aranĝis la Palacon de Belgio en Montjuïc, por helposervoj pri dekoraĵoj kaj kostumistoj. Tamen la subpremado de majo de 1937 (Vidu Majaj Tagoj de Barcelono) strangolis la Socian Revolucion surstrate de Barcelono kaj, kvankam oni plufaris filmojn, malpliigis draste la produktoritmon antaŭan.

La kina anarkiista produktado estis unika sperto. Estis grava parto de la kreativa vivo en la tiama Katalunio kaj etendiĝis al Aragonio, Madrido kaj Valencio pere de diversaj modeloj, probable adapte al la cirkonstancoj de vilaĝoj kaj urboj kaj al la laboristaro kiu ebligis ĝin. Kvankam en Madrido la produktado estismalpli grava ol en Barcelono, ankaŭ tie oni filmis 24 filmojn inter dokumenta kaj fikcio.

Ene de la historio de kino, oni povas diri, ke tiam oni produktis fenomenon kiu etendiĝis laŭlonge de la 20-a jarcento kaj kiu aktuale enorme gravas en la lukto kontraŭ kapitalisma tutmondiĝo: la kontraŭinformado. En la rusa revolucio estis simila antaŭanto. La laboristoj disponis je kameraoj, sed post la subpremado de Ukrainio kaj de Kronstadt, per starigo de bolŝevika diktaturo, kino iĝis ĉefa propagandilo de la reĝimo. Ankaŭ dum la prmtempo de Prago aŭ la franca majo de 1968, kie la kontraŭinformado ankaŭ ludis gravan rolon: tiam la kolektivo "Dziga Vertov", kun Jean Luc Godard estre, metis kameraojn surstraten kaj okupis la kinejon Odeon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (en Esperanto)
    • Alardo Prats, "Fronto k postfronto de Aragonio", Oficejo pri la Eksterlanda Propagando de CNT-FAI, Esperanto-Sekcio, Barcelono, 1938. Elhispanigis Pario.
  • (en la franca)
    • Jérémie Berthuin. La CGT-SR et la révolution espagnole - De l’espoir à la désillusion (Juillet 1936-décembre 1937), Ed.CNT-RP
  • (en la kataluna)
    • Ferran Aisa. Una història de Barcelona (Ateneu Enciclopèdic Popular 1902-1999). Eldonejo Virus, 2000.
  • (en la hispana)
    • Alejandro Andreassi, Libertad también se escribe en minúscula,1996, ISBN 84-88711-23-9
    • Ignacio Iglesias, "Experiencias de la revolución española", 2003, Laertes.
    • Julián Casanova, "Anarquismo y revolución en la Sociedad Aragonesa Rural (1936-1938)", Siglo XXI, Madrid, 1985.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(En la hispana)