Julián Zugazagoitia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Julián Zugazagoitia Mendieta, prononce [ĥuliAn zugazagOjtja mendjEta] (Bilbao, 5-a de februaro de 1899 - Madrido, 9-a de novembro de 1940) estis politikisto, ĵurnalisto kaj verkisto de la socialisma partio hispana. Konata populare kiel Zuga en la politikaj medioj, li uzis ankaŭ la seŭdonimojn de Fermín kaj Julián Mendieta. Li postenis ĉe la Ĝenerala Sekretario de Nacia Defendo je la fino de la Hispana Enlanda Milito.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de metalurĝia laboristo, Fermín Zugazagoitia (en kelkaj artikoloj uzis kiel seŭdonimo Fermín Mendieta), aliĝis al la Socialisma Junularo de la grupo de Bilbao iom post ties kreo, el kiu li iĝis prezidanto en 1920. Ekde tiu posteno Kontraŭstaris la disigan konflikton kiu rezultis en la kreo de la Komunista Partio de Hispanio. Li estis tre influata de Tomás Meabe, la propra socialisma fondinto Pablo Iglesias kaj Indalecio Prieto.

Membro de la Partido Socialista Obrero Español, lia alproksimiĝo al plej moderaj tendencoj ene de la socialismaj organizoj rilatis al fakto ke lia elekto estis tre markata de humanismo. Dum la diktaturo de Primo de Rivera li estis kondamniita al ekzilo en Santoña, kie li komencis sian literaturan karieron.

Dua Respubliko[redakti | redakti fonton]

Enlanda Milito[redakti | redakti fonton]

Ekzilo[redakti | redakti fonton]

Li eliris fine de la milito ekde Katalunio al Francio kaj setlis en Parizo, kie li estis arestita la 27-a de julio de 1940 fare de la Gestapo (dum la nazia okupado de Francio) kaj sendita al la frankistaj aŭtoritatoj kun la same ĵurnalisto socialista Francisco Cruz Salido, la anarkiista kaj ministro de Industrio en la registaro de Largo Caballero Juan Peiró, la reĝisoro Cipriano Rivas Cherif (bofrato de Manuel Azaña) kaj la estro de Esquerra Republicana kaj prezidento de la Generalitato de Katalunio Lluís Companys. Post kontraŭjura juĝado la generalo Arroyo finis la proceson la 16-a de oktobro, kaj kvalifikis la faktojn kiel ribelkrimo.[1] En apliko de la faŝisma kodo li estis kondamnita je morto kaj sekve mortpafita en Madrido antaŭ la muroj de la Tombejo la Almudena.

Literatura kariero[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Guerra y vicisitudes de los españoles. Lectura breve