Kolono Durruti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kolono Durruti
flago
neregula militistaro • column
anarchist confederal militia
Poste 26th Division vd
Lando(j) HispanioDua Hispana Respubliko vd
vdr
Internacia Grupo de la Kolono Durruti.

La Kolono Durruti estis la plej fama kolono da anarkiistaj batalantoj dum la Hispana Enlanda Milito. Gvidis ĝin Buenaventura Durruti ekde meze de 1936 ĝis sia morto la 20-an de novembro samjare.

Ĉi tiu kolono ludis gravan rolon dum klopodo konkeri Zaragozon, okupi Bujaraloz, La Almolda kaj Osera de Ebro, kie oni haltigis ĝian avancon; la anarkosindikatistoj restis tranĉeigitaj en Pina de Ebro; kaj poste por la defendo de la respubliko en Madrido kontraŭ la ekleviĝo de faŝismo. Ĝi entenis francparolantan roton nomitan Centurio Sébastien Faure. La kolono Durruti estis fine, kiel ĉiuj aliaj rotoj anarkiistaj, socialistaj kaj komunistaj, integrita en la ĝeneralan armeon de la respubliko.

Ekzistas brita muzikbando kun la nomo The Durutti Column kun literuma eraro kaj apenaŭa rilato al la anarkosindikatismo aŭ al la hispana milito.