Juan Negrín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monumento de Juan Negrín.

Juan Negrín López (en Esperanto Johano Negrino, Las Palmas de Gran Canaria, 3-a de februaro de 1892 - Parizo, 12-a de novembro de 1956) estis kuracisto, fiziologo kaj politikisto hispana, Prezidanto de la Ministrokonsilantaro de Hispanio de la Dua Hispana Respubliko inter 1937 kaj 1945, jam en la ekzilo.

La kazo de Negrín estis netipa en la hispana politiko. Li aliĝis malfrue al ĝi post fari gravan karieron kiel priserĉisto nome kuracisto kaj profesoro de fiziologio, kaj direktoro de privata malsanulejo en Madrido. Li aliĝis al la socialisma partio PSOE en la jaro 1929, abandonante sian proserĉadon. Krome, li parolis diversajn lingvojn, kio maloftis inter la tiamaj hispanaj politikistoj.

Prezidanto de la registaro de la Respubliko el 1937 al 1939, Juan Negrín estis unu de la plej polemikaj gravuloj de la Hispana Enlanda Milito. La frankisma flanko konsideris lin «ruĝa perfidulo», dum en kelkaj sektoroj de la respublika flanko oni akuzis lin pro senutila plilongdaŭrigo de la milito, malhumaneco de politikaj prizonoj kaj submeto al planoj de Sovetunio.[1] La PSOE, kontrolita de Indalecio Prieto, decidis lian forpelon de la partio en 1946 jam en la ekzilo, akuzante lin pro submeto al la Komunisma Partio de Hispanio kaj al la Sovetunio.[2]

La figuro de Juan Negrín estis defendita lastatempe de studuloj kiaj Santiago Álvarez, Manuel Tuñón de Lara, Ángel ViñasEnrique Moradiellos, kiuj laŭdas lin kiel unu de la ĉefaj kaj plej preparitaj ŝtatistoj en Hispanio en la 20a jarcento. [3][4] [5] Aliaj fakuloj kiaj Francisco Olaya Morales ne kunsentas tiun opinion.

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

La pliaĝa filo de Juan Negrín Cabrera, prospero negocisto kanariano, tre bone rilata komerce kun Eŭropo, kaj de Dolores López Marrero, indiĝena de San Mateo.[6] Lia familio estis tre konservema kaj de katolika kredaro ege sincera. Lia frato estis pastro kaj lia fratino monaĥiniĝis. Lia patrino finfine instaliĝos en Lourdes post la hispana milito.[7]

Negrín studis baze en lia naskiĝloko en la privata lernejo “La Soledad”, kaj atingis bonegajn kvalifikojn en la bakalaŭro, aĝe de 14 jaroj. En 1906 lia patro sendis lin studi medicinon en Germanion. Li ekkarieris nur 15jaraĝa, unue en la Universitato de Kiel (1907) kaj poste en tiu de Leipzig (1908), ligante sin jam al tiea fama Instituto de Fiziologio kaj al la prestiĝa figuro de Ewald Hering. La 21-a de aŭgusto de 1912, 20jaraĝa, doktoriĝis, danke al tezo pri la temo "Zur Frage nach der Genese der Piqûre-glycosurie".[8] Krom presigi dum la du venontaj jaroj kelkaj studojn pri Fiziologio en germanaj revuoj, kelkaj kun sia instruisto E. T. von Brücke, li laboris kiel helpanta profesoro en la sama Universitato. Pro la soldatigo de liaj superuloj dum la Unua Mondmilito, ricevis novajn respondecojn instruajn, kvankam li ne akceptis la postenon de "Privat-Dozent" kiun oni proponis al li, kaj preferis reveni en Hispanion.[9] En Germanio li faris ankaŭ la karieron de Kemio preskaŭ tute, kaj lerenis anglan, germanan kaj francan, kaj tradukis el franca al la germana L'Anaphylaxie de Charles Richet. Iom poste li regis ankaŭ la italan kaj la rusan, kaj poste li ekkonos eĉ ĝis dek lingvojn, tute malofta kazo tiame.

La 21-a de julio de 1914 li edziĝis al Maria Miĥailova Fidelman, apartenanta al riĉa familio rusa indiĝena de Jekaterinburg, kiu studis ankaŭ en Leipzig. El kvin gefiloj mortis la du plijunaj filinoj. Poste la geedzoj disiĝis kaj eniris en la vivo de Negrín Feliciana López de Dom Pablo, unu el siaj asistantinoj, kiu iĝos lia kunulino.[10]

La survivantaj filoj, nome Juan, Rómulo kaj Miguel Negrín Fidelman, ne revenis el ekzilo, dum kiu ili ofte uzis la familinomon Miĥailov kiel dua familinomo.[11] La plej aĝa, Juan aŭ “Jr.” (Leipzig, novembro de 1914),[12] estis neŭrokirurgo, kaj laboris en Novjorko,[13] estis edzo de la aktorino Rosita Díaz Gimeno, kaj reprezentis la fratojn en la reklamo al la hispana ŝtato pro la konfisko de la havaĵoj el la elpatra avo, ne solvitaj ĝis 1995.[14] Rómulo (Madrido, 8a de majo de 1917) estis aviadisto dum la Hispana Enlanda Milito, studis Inĝenierikon en Novjorko kaj poste setlis en Jalisco (Meksiko), ĝis sia morto en 2004; liaj gefiloj Juan Román kaj Carmen, el lia edziĝo kun la nordamerika Jeanne Fetter, pro grava malsano de tiu estis edukitaj dum 10 jaroj en Parizo de ilia elpatra avo, ĝis la morto de tiu.[15] La tria filo de Negrín, Miguel, loĝas ankoraŭ en Nov-Ĵerzejo, Usono.

Profesia kariero[redakti | redakti fonton]

Pro la problemoj devenaj el la Unua Mondmilito, li revenis en Hispano oktobre de 1915, kaj la 22-a de februaro de 1916, ekde Las Palmas de Gran Canaria, petas al la Junta para la Ampliación de Estudios stipendion por pludaŭri siajn studojn en diversaj centroj de usona priserĉado de Novjorko kaj Harvard, pro kio li estis proponita de Santiago Ramón y Cajal por direktori novan Laboratorion de Generala Fiziologio en Madrido, kio pro manko de spaco en la Nacia Instituto de Sciencoj, situantas en la keloj de la Residencia de Estudiantes, kion li akceptis.[16]

En 1919, post eksterordinara bakalaŭro, ricevis habilitigon ed sia germana titolo kiel Kuracisto kaj Kirurgo. Venontjare li doktoriĝis kaj prezentis novan tezon: El tono vascular y el mecanismo de la acción vasotónica del esplácnico, kvalifikata kiel Esltara; ties teorio pri "akceptaj substancoj" iĝos poste certa, kaj antaŭvida tra jardekoj. En 1922, post la morto de la profesoro José Gómez Ocaña en 1919, ricevis la katedron de Fiziologio de la Universidad Central de Madrid. Ekde tiu posteno organizis Laboratorion de Praktikoj en la Altlernejo de Medicino, dum tiun de la Residencia de Estudiantes direktas al priserĉado. Lia akademia kaj administra taskoj el 1923, kiam li estis nomumita sekretario de la Altlernejo, estis ampleksa kaj efika: li iniciatis ŝanĝojn en la studprogramaro, kreadon de Instituto por Kontrolado de Medicinoj (estre dekomence de lia disĉiplo José Domingo Hernández Guerra) kaj, jam en 1932, de Lernejo de Fizika Edukado kaj Sporta Medicino (estre de lia disĉiplo Blas Cabrera Sánchez)... Poste li estos nomumita al la sekretario por la Konstrua Konsilantaro de la Nova Universitata Urbo, kreita en majo de 1927.[17]}}

Negrín ĉefe okupiĝis por kreado de tutmonda fama skolo pri Fiziologio. Li havis disĉiplojn kiaj Severo Ochoa (kiu ricevos la Nobel-premion de Fiziologio kaj Medicino), José María García-Valdecasas kaj Francisco Grande Covián, kiuj profitis la impresan bibliotekon pri Fiziologio kiun Negrín estis alportinta el Germanio kaj poste kompletis. Spite siaj konoj, kaj laŭ atestoj de disĉiploj kiaj la propra Severo Ochoa, "li malbone eksplikis" kaj "tro multe maltralasis".[18]

Post fekundaj jaroj de instruado kaj scienca priserĉado, li forlasis la profesian karieron por eniri en politiko. Unu de la plej gravaj hospitaloj de Kanarioj, situanta en Las Palmas de Gran Canaria, por lia honoro nomiĝas "Hospital Dr. Negrín".

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Li eniris en la Hispana Socialisma Laborista Partio en 1929 al la flanko de Indalecio Prieto dum la diktaturo de Miguel Primo de Rivera, kaj en 1931 iĝis deputito de la Las Palmas, kio li pluestis ĝis 1934. Negrín ne sentis grandan intereson por la marksismo. Neniam rilatis kun la sindikatoj kaj apartenis al la plej modera flanko "prietista" de la partio. Li estis nur modera socialisto kaj estis konvinkita pri neceso de laika edukado en Hispanio por progresigi la landon.

Dum la Dua Hispana Respubliko, plenumis altajn postenojn kaj parlamentajn kaj ene de la socialisma organizo.[19]

Post la Hispana Revolucio de 1934, estis priserĉata pri partopreno en ĝi, sed ne estis procezita. Tiele li iĝis vicprezidanto de la grupo parlamenta socialista, funkciante kiel prezidanto, pro enkarcerigo de Largo Caballero pro ties partopreno en la malsukcesa klopodo revolucia.[20]

Hispana Enlanda Milito[redakti | redakti fonton]

Negrín estis nomumita ministro de Trezoro en la unua registaro de Largo Caballero, kreita la 4-a de septembro de 1936, reprezente de la PSOE kaj kiel membro de la prietista flanko. En tiu posteno li aprobis kaj kontrolis la sekretan transporton de la plej parto de la rezervoj el oro de la Banco de España, 460 el 635 tunoj de oro, al Kartaĥeno, kaj ties fina destino en Moskvo (la fama oro de Moskvo); tio estis necesa por akiri armilaron el Sovetunio, sed estis kritikata de la frankisma reĝimo, kiel perfidulo kaj ŝtelisto favore al Sovetunio kaj kontraŭ Hispanio.

En la printempo de 1937, ekludis gravan rolon en la politiko de la respubliko hispana. Dum tiuj monatoj la registaro de Largo Caballero estis fiaskonta, pro malkontento de komunistoj, prietistoj kaj maldekstraj respublikanoj, pro manko de integrado de la registaro kaj malbona administrado de la milita peno (Largo Caballero estis ankaŭ Militministro). Liaj oponantoj akuzis lin pro malefiko, manko de centrigo kaj emo al la fortoj de la respublika maldekstro (anarkiistoj, kabajeristoj kaj komunistoj de la partio POUM). La komunistoj provokis krizon de registaro, kaj petis lian anstataŭon kiel Militministro, kion la prezidanto de la Respubliko, Azaña, akceptis. Fine, antaŭ la premo de la prietistoj, kiuj proponis Negrín kiel prezidanto, post la demizio de Largo Caballero la 17-a de majo de 1937 la Prezidanto de la Respubliko Manuel Azaña nomumis lin kiel Prezidanto de la Registaro. Ŝajne li ne konis la murdon de Andreu Nin kaj de estraranoj de la POUM fare de ties komunistaj rivaloj, ĝis post la faktoj,[21] kvankam li preteratentis ilin por pluteni helpon de la sovetoj.

La unua grava politika decido de la nova registaro Negrín estis la publikado de la nomataj "Dektri Punktoj" (30-a de aprilo de 1938), kiuj precizigis la celojn por kiuj oni pludaŭrigis la enlandan militon kaj laŭ kiuj oni intencis negoci kun la malamika venkanta flanko:

  1. La sendependo de Hispanio.
  2. Liberigo el fremdaj militistoj invadintoj.
  3. Respublika demokratia kun registaro de plena aŭtoritateco.
  4. Baloto por determini la juran kaj socian strukturon de la Hispana Respubliko.
  5. Regionaj liberecoj ene de la hispana unuiĝo.
  6. Civitana konscienco garantiigita de la Ŝtato.
  7. Garantio por la legitimaposedrajto kaj protekto al elemento produktisto.
  8. Demokratio kamparana kaj nuligo de la duonfeŭda posedrajto.
  9. Leĝaro sociala kiu garantiu la rajtojn de laboristoj.
  10. Plibonigo kultura, fizika kaj morala de la raso.
  11. Armeo al servo de la Ŝtato, libera el tendencoj kaj y partioj.
  12. Malakcepto de milito kiel ilo de nacia politiko.
  13. Ampleksa amnestio por la hispanoj kiuj volas rekonstrui kaj pligrandigi Hispanion.

Sekvo[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (Payne 2007: 275)
  2. Rezolucio de la 37a Federa Kongreso de la PSOE: "Reincorporar a la disciplina del Partido, a título póstumo"
  3. Asociación de Revistas Culturales de España: La primera biografía plenamente documentada de Juan Negrín, Revista de Libros, nº 129, Septiembre 2007. Konsultita la 25/4/2010
  4. Enrique Moradiellos: Negrín. Biografía de la persona mas difamada del siglo XX. Barcelona. Peninsula, 2006, ISBN 978-84-8307-753-5. Konsultita la 25/4/2010
  5. Manuel Tuñón de Lara: Juan Negrín López, el hombre necesario, 1996, Consejería de Educación, Cultura y Deportes del Gobierno de Canarias. Konsultita la 25/4/2010
  6. Oni konservas la patrinan hejmon, kie la familio de la estonta politikisto somerumis ofte, kaj pri kiu estas projekto igi ĝin memorejo.
  7. Diario El País: Negrín=Ciencia + Democracia. Publikita la 12/11/2006
  8. Publikita en Pflügers Archiv für gesamte Physiologie des Menschen und der Tiere nº 145, 1912, 314 ss.
  9. J. Corbella, “La relació de Juan Negrín amb l’Institut de Fisiologia de Barcelona”, Revista de la Real Academia de Medicina de Catalunya, 22, 2007, 99-100, en [1]
  10. Resumo de la biografio de E. Moradiellos, 2006
  11. Diario El Mundo: Don Juan Negrín
  12. Kiel kuriozaĝo, Juan filo ludis en la fama futbalteamo Real Madrid en la sezonoj 1934-35 kaj 1935-36[2].
  13. Cf. “Médicos españoles en el exilio”
  14. Vidu Real Decreto de 1995
  15. http://www.laprovincia.es/secciones/noticia.jsp?pRef=2008072700_15_166902__Cultura-anonimo-ciudadano-Juan La Provincia. Diario de Las Palmas: El anónimo ciudadano Negría. Publikita la 27/7/2008
  16. E. Garcia Camarero: Negrín, Ciencia y Exilio. Digitala Biblioteko de la Ateneo de Madrido
  17. E. Moradiellos, en "Un eminente médico y científico retornado a su patria (1915-1936)"
  18. Perez Peña (2005: 182-3).
  19. Moradiellos (2006: 117-34).
  20. Moradiellos (2006: 144-5)
  21. "La última palabra de Juan Negrín", en El País (16-a de novembro de 2008).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (hispane)
  • Abad de Santillán, Diego. Por qué perdimos la guerra. Gregorio del Toro, Madrid, 1975. ISBN 84-312-0196-7
  • Beevor, Antony (2005). La guerra civil española. Círculo de Lectores. ISBN 978-84-672-1532-8.
  • Álvarez Gómez, Santiago (1994): Negrín, personalidad histórica. Madrid: de la Torre, ISBN 84-7960-092-6.
  • Español Bouché, Luis (2004): Madrid 1939: del golpe de Casado al final de la Guerra Civil". Madrid: Almena. ISBN 84-96170-08-X
  • Jackson, Gabriel (2008): Juan Negrín. Médico, socialista y jefe del Gobierno de la II República española. Barcelona: Crítica. ISBN 978-84-8432-996-1
  • Mateos, Abdón (2005): De la guerra civil al exilio. Madrid: Biblioteca Nueva. ISBN 84-9742-393-3
  • Mateos, Abdón (2007): "El gobierno Negrín en el exilio: el Servicio de Evacuación de Refugiados", Historia del Presente, 10.
  • Miralles, Ricardo (2003): Juan Negrín: la República en guerra. Madrid: Temas de Hoy. ISBN 84-8460-301-6
  • Moradiellos, Enrique (2006): Negrín. Una biografía de la figura más difamada de la España del siglo XX. Barcelona: Península. ISBN 978-84-8307-753-1
  • Cabezas, Octavio (2005): Indalecio Prieto: Socialista y Español. Barcelona: Algaba. ISBN 978-84-96107-45-8
  • Olaya Morales, Francisco (2004a): El expolio de la República: de Negrín al Partido Socialista, con escala en Moscú. el robo del oro español y los bienes particulares. Barcelona: Belacqua. ISBN 84-95894-83-1
  • Olaya Morales, Francisco (2004b): La gran estafa de la guerra Civil: la historia del latrocinio socialista del patrimonio nacional y el abandono de los españoles en el exilio. Barcelona: Belacqua. ISBN 84-96326-09-8
  • Payne, Stanley G., 40 preguntas fundamentales sobre la guerra civil, cap. 24: «Juan Negrín: ¿patriota español u hombre de Moscú?» (pg. 275-293), La Esfera de los Libros, Madrid, 2007, ISBN 84-9734-573-8.
  • Pérez Peña, Fernando (2005): Exilio y depuración política en la Facultad de Medicina de San Carlos: (sus profesores y la Guerra Civil). Madrid: Vision Net.
  • Thomas, Hugh (1976): La Guerra Civil Española : 1936-1939. Barcelona: Grijalbo. ISBN 84-253-0693-0
  • VV.AA. (2006): Juan Negrín. Médico y jefe de gobierno, 1892-1956. Madrid: Sociedad Estatal de Conmemoraciones Culturales. ISBN 84-96411-13-3
  • Viñas, Ángel (2006): El honor de la República. Entre el acoso fascista, la hostilidad británica y la política de Stalin. Barcelona: Crítica. ISBN 978-84-7423-765-8
  • Viñas, Ángel, y Hernández Sánchez, Fernando (2009): El desplome de la República. Barcelona: Crítica. ISBN 978-84-9892-031-4
  • (angle)
  • Beevor, Antony. The battle for Spain. The Spanish civil war. Penguin Books. 2006. London. ISBN 0-14-303765-X.
  • Graham Helen. The Spanish Civil War. A very short introduction. Oxford University Press. New York. 2005. ISBN 978-0-19-280377-1
  • Jackson, Gabriel. The Spanish Republic and the Civil War,1931-939. Princenton University Press. Princenton. 1967. ISBN 0-691-00757-8
  • Preston, Paul. The Spanish Civil War. Reaction, revolution & revenge. Harper Perennial. 2006. London. ISBN 978-0-00-723207-9 ISBN 0-00-723207-1
  • Thomas, Hugh. The Spanish Civil War. Penguin Books. London. 2003. ISBN 978-0-14-101161-5