Izabela de Portugalio
El Vikipedio
Izabela de Portugalio aŭ Isabel de Avis kaj Trastámara (Lisbono, 24-a de oktobro 1503 – Toledo, 1-a de majo 1539), estis infantino de Portugalio, imperiestrino de la Sankta Imperio kaj edzino de la reĝo Karlo la 5-a. Ŝi ne estis Reĝino de Hispanio, se oni konsideras, ke ankoraŭ vivis la ankoraŭ reĝino patrino de Karlo nome Johana de Kastilio.
Isabel estis la dua filino de la reĝo Emanuelo la 1-a de Portugalio kaj de lia dua edzino Maria de Aragono (1482–1517).
Ŝi edziniĝis al Karlo la 5-a pro politikaj kialoj, tamen ŝajne la geedzoj vivis feliĉe kaj post ŝia morto Karlo ne reedziĝis, kvankam li ĝuis eksteredzajn rilatojn. Izabela de Portugalio naskis ses gefilojn, sed nur la estonte reĝo Filipo la 2-a survivis ĝis matureco.