Klasik-stila lukto
El Vikipedio
Klasik-stila lukto aŭ grek-romia lukto estas formo de lukto, dum kiu la luktantoj rajtas uzi nur la brakojn kaj ataki nur la superan parton de la korpo de la kontraŭulo, kontraŭe al la liber-stila lukto, dum kiu ili rajtas ankaŭ uzi siajn krurojn kaj teni la kontraŭulon sub la talio.
La lukto komenciĝas stare kaj la luktantoj provas kuŝigi la kontraŭulon.
En antikva Grekio la luktado, ofte tre malmilda, estis la kulmino de la Olimpikoj. La romianoj multe transprenis de la greka luktado, sed formetis la malmildon, tial la nomo iĝis greko-romia lukto.
La klasik-stila lukto estas tre ŝatata en Eŭropo, sed oni praktikas ĝin en la tuta mondo. Ĝi estas olimpika fako.
