Tragika Semajno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Oni konas per la nomo de Tragika SemajnoLa Semajno Tragika la okazintaĵojn kiu okazis en Barcelono kaj aliaj urboj de Katalunio, Hispanio, inter la 26-a de julio kaj la 2-a de aŭgusto de 1909.

La historia kunteksto[redakti | redakti fonton]

Hispanio komencis en 1909 kun Alfonso la 13-a kiel monarko kaj kun Antonio Maura, de la Konservativa partio, en la registaro elirita de la balotado de la 21-a de aprilo de 1907.

Politike, Hispanio, kiu ankoraŭ ne superis la moralan malvenkon de la perdo, en 1898, de Kubo kaj Filipinoj, siaj lastaj kolonioj transmaraj, vivas laŭ sistemo de alternigo de du politikaj partioj: la Konservativa kaj la Liberala, kiu atingas la registaron pere de balotadoj tute kontrolitaj de la sistemo de kacikismo, per kio oni antaŭscias la venkonton nehazarde la ĝistiame opozicianton.

En Katalunio la venkintoj estis kutime la partio Solidaridad Catalana, estrita de Francesc Cambó, kaj la Respublika Unuiĝo de Alejandro Lerroux. La venkintoj en 1907 estis la burĝa kaj naciisma Solidaridad Catalana, kiu atingis 41 deputitojn el 44 eblaj.

Socie, la hispana laboristaro ekkonsciis sindikate kaj ekaperis la laborista movado en la industriaj zonoj kaj ĉefe en Barcelono kie aperis Solidaridad Obrera, sindikata konfederacio de socialistoj, anarkiistoj kaj respublikanoj, kiuj naskiĝis kiel malakcepto de la alproksimiĝo de Solidaridad Catalana al Partido Conservador de Maura.

La eksplodo[redakti | redakti fonton]

Post la perdo de Kubo kaj Filipinoj, Hispanio serĉis ĉeeston en la nordo de Afriko, atingante en la kolonia Disdivido de Afriko de 1904 kaj en la Konferenco de Algeciras de 1906, la kontrolon sur la norda zono de Maroko.

La 9-a de julio de 1909 la hispanaj laboristoj kiuj laboris en la konstruado de fervojo kiu unuigos la urbon Melilla kun la minejoj de Beni-Buifur, posedo de socio kontrolita de la grafo de Romanones kaj la markiso de Comillas, lestaraj kaj konataj hispanaj nobeluloj kaj politikistoj, estis atakitaj de la berberoj de la zono.

Tiu eta evento, kiu iĝos la komenco de la Rif-milito kiu daŭros ĝis 1927, estos uzata de la registaro de Maura por komencigi koloniisman projekton kontraŭ la hispana popola opinio tiem influita de sento kaj pacifista kaj kontraŭmilitista. Oni ordonis la rekrutadon de rezervanoj, kio estis malakceptita de la popolaj tavoloj, ĉar la riĉuloj povis pagi por ne esti rekrutitaj; krome la plej parto de rezervanoj estis familipatroj kaj ununuraj enspezofontoj de la familio.

La gubernniestro Evaristo Crespo Azorín eniris en Barcelono la 6-a de aŭgusto de 1909, akompanate de la generalo Santiago

Dimanĉe 18-a de julio estis la antaŭplanita dato de la unua enŝipigo de rekrutitaj laboristoj en la haveno de Barcelono; kelkaj barcelonaj nobelulinoj aŭ riĉulinoj klopodis kontentigi la soldatojn per donaco de religiaj skapularioj, medaloj kaj tabako, kio kaŭzis popolajn tumultojn kiuj akriĝis kiam alvenis novaĵoj pri amasmortigoj en la milita zono.

En Madrido oni decidis ĝeneralan strikon por la 2-a de aŭgusto, sed en Barcelono, Solidaridad Obrera decidis agadi surprize kaj decidis strikon de 24 horoj por lundo 26-a de julio, kio estis la komenco de la Tragika Semajno. La guberniestro de Barcelono, Ángel Ossorio y Gallardo, demisiis pro malakcepti la deklaron de la stato de milito en la urbo, kaj estis anstataŭita de la valencia advokato Evaristo Crespo Azorín.

Lunde, 26-a de julio[redakti | redakti fonton]

La ĝenerala striko estis sekvita majoritate en Barcelono, Sabadell, Tarrasa, Badalona, Mataró, Granollers kaj Sitges; oni kreis strikan komitaton por kunordigi kaj estri la strikon. La aŭtoritatoj ordonis la eliron de la armeo surstraten, kio malakceptis la popolo per krioj de Vivu la Armeo! kaj Mortu la milito!, kaj krom esceptaj eventoj estis paca tago.

Marde, 27-a de julio[redakti | redakti fonton]

La alveno de novaĵoj de Maroko pri la batalo de Barranco del Lobo, ĉe Melilla, kie pereis ĉirkaŭ 1.200 rezervanoj, ĉefe el la grupo kiu enŝipiĝis en Barcelono la 18-an de julio, provokis la komencon de grava insurekcio kaj la starigo de barikadoj surstrate. La komenca protesto kontraŭmilita iele iĝis protesto kontraŭklerikala per incendio de preĝejoj, monaĥejoj kaj religiaj lernejoj. Tamen oni atakis nek fabrikon nek bankon. Oni proklamis la “staton de milito” en la urbo kaj la Militjuro; oni ekpafis en la popola zono de Las Ramblas, kiam la armeo jam ne pacis, kio kolerigis la popolon.

Tiu kontraŭklerikala ŝanĝo de la insurekcio kialas pro esti la Katolika Eklezio, diference de de la registoj aŭ la entreprenistoj, institucio pli kontakte kun la popolo sed je la parto de tiuj antaŭe menciitaj. Ekzemple pri edukado aŭ ĉe hospitaloj aŭ karitataj institucioj, kie oni mistraktis la laboristaron; krome la Eklezio fondis la nomitajn flavaj sindikatoj oponitaj al sindikatismo anarkiista, majoritata en la urbo.

Merkrede, 28-a de julio[redakti | redakti fonton]

Barcelone mateniĝis per fumkolonoj el la religiaj konstruaĵoj atakitaj kaj incendiitaj. La strikkomitato nekapablis kontroli la laboristaron kaj la insurekcio plenigis la tutan urbon ĉar policanoj kaj armeanoj malakceptis pafi kontraŭ la strikanojn konsiderataj kunuloj.

Ĵaŭde, 29-a de julio[redakti | redakti fonton]

La insurekcio ekmalfortiĝis, ĉar ne okazis similaĵoj en la resto de Hispanio, ĉefe ĉar la registaro izoligis Barcelonon kaj misdisvastigis la falsan novaĵon ke la insurekcio estis separatista. Tiutage alvenis al Barcelono novajn trupojn el Valencio, Zaragozo, Pamplono kaj Burgos kiuj fine venkis el vendredo, 30-an de julio, al sabato, 31an de julio, la lastajn erojn de la insurekcio.

La subpremado[redakti | redakti fonton]

La bilanco de la tumultoj kalkulis ĉirkaŭ 78 mortintojn (75 civilaj kaj 3 militistaj); duonmilo da vunditoj kaj 112 incendiaj konstruaĵoj (el kiuj 80 religiaj). La registaro de Maura, pere de sia ministro de Gubernado Juan de la Cierva y Peñafiel komencis tuje, la 31an de julio, akregan kaj arbitregan subpremadon. Oni arestis kelkajn milojn da personoj, el kiuj multaj estis torturitaj kaj 2000 estis procezitaj per 175 kondamnoj al ekzilo, 59 al porviva enkarcerigo kaj 5 mortokondamnoj. Krome oni fermis la sindikatojn kaj oni ordonis la fermon de la laikaj lernejoj.

La kvin mortokomdamnitoj estis ekzekutitaj la 13-a de oktobro, en la tiam fifama kastelo de Montjuic. Inter ili troviĝis Francisco Ferrer, kunfondinto de la Escuela Moderna (Moderna Lernejo), kiun oni akuzis estis instiganto de la insurekcio surbaze unike de letero de la episkopoj de Barcelono. Vere li ne partoprenis la insurekcion nek estis anarkiisto. Tiu mortpafado kaŭzis ampleksan kontraŭstaron kontraŭ Maura kaj en Hispanio kaj en tuta Eŭropo, per granda kampanjo en la fremdaj amaskomunikiloj kaj per manifestacioj kaj atakoj al diversaj ambasadejoj. Tamen oni ne sukcesis haltigi la ekzekutadon. La reĝo, alarmita pro tiu reago elpostenigis la registon Maura kaj anstataŭigis lin per la liberala Segismundo Moret.

Filmaro[redakti | redakti fonton]