Rif-milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Rif-milito (1920–26) estis milito de Hispanio kontraŭ la marokaj rifaj kaj ĝibalaj triboj de la Rif-montaro.

Laŭ traktato de Fez (1912), Hispanio ricevis la montarajn regionojn ĉirkaŭ la maroka Melilla kaj Ceuta. La du reginojn dividis la Alhucema-golfon, en ili apenaŭ ekzistis konstruitaj vojoj, kiu prokrastis ties ekspluaton.

Dámaso Berenguer hispana generalo decidis en 1920 militiri kontraŭ la ĝibala tribo en la orienta zono kaj akiri ties teritoriojn al Hispanio. Li samtempe ordonis al komandanto de la okcidenta regiono (Manuel Fernández Silvestre) por subigi la rifajn tribojn kaj ties gvidanton Abdel-Krim. Berenguer volis poste unuigi la du teritoriojn.

La armeo de Abdel-Krim decide venkis super la hispanaj taĉmentoj kaj repuŝis ilin al rando de Melilla (batalo de Annual). En la sekvaj 5 jaroj okazis interbataloj, la hispanoj ne povis superi la tribojn pro nekapabla milita gvidantaro kaj nekonvena armilaro. La triboj unuiĝis en 1923 kaj deklaris la t.n. Rif-Respublikon.

Francio ekhelpis Hispanion en 1925 kaj ekatakis de la sudo (la francoj volis eviti precedento de sendependiĝo). La franca-hispana armeo havis entute 250.000 soldatojn, gvidante de marŝalo Henri Philippe Pétain. La hispana floto ekkontrolis la Alhucemas-golfon kaj ekatakis de nordo. La aliancanoj uzis mustardan gason por superi la kontraŭstaron, tiel ofendante internacian hagan traktaton.

Abdel-Krim - tiam gvidanto de ambaŭ triboj - demetis la armilon. La Hispana Saharo reiris en 1926 al Hispanio.

En la rif-milito elstaris la hispana generalo Francisco Franco.