Rif-montaro
El Vikipedio
Rif-montaro estas montara ĉeno en norda parto de Maroko, proksime al bordo de la Mediteraneo. Ĝi etendiĝas ĉ. 300 km longe de Tanĝero al la maroka–alĝeria limo kaj al valo Muluja. La plej altajn pintojn - inter ili la Tidirhine-monton (2.456 m) - kovras vintre neĝo.
El multaj mineraloj de la montaro gravas nur minado de la fererco. En la montaro oni povas setliĝi kaj kultivi agron nur en kelkaj malvastaj apudbordaj valoj.
En la regiono ĉirkaŭ la montaro vivas ĉefe berberaj triboj.
Dum la kolonia disdivido de Afriko, la norda parto de Maroko, inklude de la Rif-montaro, estis atribuita al Hispanio. En la 1920-aj jaroj la berberoj, sub gvido de Abdel-Krim (1882–1963), ribelis kontraŭ la hispana regado kaj fondis la Respublikon de Rifo. La ribelon detruis franca-hispana komuna armeo en 1926, per uzo de mustarda gaso.
Post sendependiĝo de Maroko (1956), la regiono unuiĝis al la nova lando, kvankam restis diversaj tendencoj favoraj al propra regado. La nova registaro provis plibonigi trafikan situon de la Rif-montaro: oni konstruis inter Fezo kaj Ketama la Route de l'Unité ("vojo de la unuo"). Tamen, restis diversaj spuroj de malkonkordo, interalie pro la lingvaj kondiĉoj: la loĝantoj de Rifo parolas la berberan, kaj havis kiel kulturlingvon la hispanan, dum la maroka registaro pli favoris la araban kaj la francan. Post grava ribelo en 1958, la reĝo Hassan la 2-a malatentis la regionon, kaj subpremis ĉiun propran voĉon. La nova reĝo Mohameto la 6-a levis la ĉefajn punojn kaj komencis en la lastaj jaroj helpi en la disvolvo de la Nordo de la lando.

