La ciutat cremada
El Vikipedio
| La bruligita urbo | |
|---|---|
| Originala titolo | La ciutat cremada |
| Produktadlando | Hispanio |
| Filmita en | Hispanio |
| Originala lingvo | kataluna |
| Kina aperdato | 1976 |
| Reĝisoro(j) | Antoni Ribas |
| Produktisto(j) | Víctor Albarrán |
| Scenaro | Antoni Ribas, Miquel Sanz |
| Muziko | Manuel Valls |
La ciutat cremada estas filmo de Antoni Ribas, farita en Hispanio en 1976, en la kataluna lingvo. Ĝi priskribas la historion de Katalunio inter 1899 (hispana-usona milito) kaj 1909 (Tragika Semajno de Barcelono, la "bruligita urbo").
La filmo suferis cenzuron en Hispanio dum pli ol unu jaro.
En unu sceno aperas anarkiismaj laboristoj, kiuj studas Esperanton[1].
Xabier Elorriaga en 1977 ricevis premion kiel plej bona protagonista aktoro. Reĝisoro Ribas en 1978 ricevis specialan premion de la ĵurio en la monda filma festivalo de Montrealo.