Kolektiva nekonscio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La kolektiva nekonscio estas nomo donita de la psikiatro Karlo Jung al la strukturo de mensa funckiado de homa specio, paralele kun la korpa strukturo de homa specio. Ĝi estas rezulto de evoluprocedo, kaj same kiel korpa strukturo, estas esence identa en ĉiuj homoj.

Ĉar homa menso ne ekzistas sendepende de la korpo, la kolektiva nekonscio ne estas sendependa de korpo. Neniu preciza dividlinio ekzistas inter nervosistemo kaj menso, oni povas rigardi ĉion mensan el fizika (korpa) vidpunkto, kaj ankaŭ egale el nefizika (pure psikologia) vidpunkto.

Same kiel la centra nerva sistemo funkcias malkonscie, tiel ankaŭ la kolektiva nekonscio funkcias malkonscie. Ni povas dedukti ĝian ekziston kaj kelkajn karakterizaĵojn ĝiajn, ekzamenante la mensan funkciadon de la homa specio. Sed same kiel ĉiu homa koro, brako, hepato, kc. estas individua kaj havas idiosinkraziaĵojn, apud la identa skemo de la anatomio de la homaro, tiel ankaŭ la individua menso de ĉiu homo varias. La varikapabla aspekto de la malkonscio de individua persono nomiĝas la "Persona nekonscio", kontraste kun la nevariantaa karaktero de la fundamenta psikologia fundamento komune karakterizanta la homan specion.

Ĉies pensoj varias, sed la procedo de pensado mem estas sama, identa en ĉiuj homoj. La substrato de la pensado estas nekonscia, kaj identa; sendube pro la fakto ke ĉiuj homoj estas la idoj de unu origina vivspecio, Homo sapiens.

La arketipoj estas specifaj funkciaderoj de la kolektiva nekonscio.