Generacio de 1898

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Generacio de 1898, generacio de la 98-a aŭ hispane generación del 98 estas etikedo, eble inventita de ties ano Azorín rilate grupon de hispanaj verkistoj kiuj ekverkis fine de la 19-a jarcento kaj kompreneble pludaŭris en la komencaj jardekoj de la 20-a jarcento.

La nomo devenas de la temo pri kio ili priokupiĝis dekomence, tio estas la dekadenca kaj pesimisma stato kie troviĝis la hispana socio je la fino de la jarcento, sed ĉefe en 1898 pro la malvenko en la Militoj de Sendependecoj de respektive Kubo kaj Filipina Insularo, ne nur kontraŭ la respektivaj sendependuloj, sed ĉefe kontraŭ la usona armeo, kiu montris a la hispanoj, ke ilia ŝtato jam ne estis imperia, sed iu dekadenca kiu ne povis kontraŭstari junan ŝtaton de nur unujarcenta vivo. Kontraŭ tiu socia malkontento tri junaj ĵurnalistoj protestis per ardaj artikoloj, kontaktis sin kaj krome ili -Azorín, Baroja kaj Maeztu- kontaktis kun prestiĝa universitata profesoro kaj filozofo, nome Miguel de Unamuno, kiu iamaniere oficialigis la fondintan grupon.

Kerna eco de la generacio estis, do, ne nur la protesto kontraŭ tia socia situacio, sed ankaŭ la proponoj ŝanĝi la kacikan politiksistemon, kiu enmetis Hispanion en militoj kaj ne kapablis solvi la dekadencan ekonomian situacion de la lando kaj ĉefe de la terkultura problemo, ĉar tiu kampo estis en tre malprogresa stato. Centra hispana regiono Kastilio estis simbola por tiu grupo kaj pro tio ili dediĉis multajn verkojn al tiu temo kaj eĉ al pejzaĝo kastilia.

Spite la entuziasma reformemo de la generacio -influo inter aliaj de germana filozofo Nietzsche-, ĉirkaŭ 1902 ĉiu membro de la grupo verkis verkon en kiu li montris profundan pesimismon kaj seniluziigon pro konstato, ke liaj proponoj ne estis amase akceptitaj de la hispana popolo kaj malplie de la hispana registaro. De tiam ili koncentriĝis ĝenerale en kulturaj aferoj kaj ne tiom en politikaj. Ĉiu je sia persona maniero daŭrigis tre valoran literaturan taskon kaj escepte Maeztu ili estis inter le plej famaj kaj konataj hispanaj verkistoj de la 20a jarcento.

Krome kelkaj verkistoj kiuj tiam moviĝis ĉirkaŭ pli estetikajn sintenojn (modernismo) akceptis pli kaj pli sociajn kaj eĉ politikajn temojn en sia verkado, nome Antonio MachadoValle-Inclán.