Ahmadabado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ahmadabado
Ahmadabado.
Regno Barato
subŝtato Guĝarato
Lingvoj Guĝarata lingvo, Hinda lingvo angla lingvo kaj aliaj
Horzono UTC +5:30
Areo 8,707 kvadratkilometroj
loĝantaro 4.970.200
legad-scipovo 73.10%
Latitudo 23.03°N
Longitudo 72.58°E
Alteco 55 m
Temperaturoj:
dumsomere 45 °C-29 °C
dumvintre 36 °C-10 °C
jara pluvokvanto 932 mm

Ahmadabado (laŭ lokaj lingvoj અમદાવાદ kaj अहमदाबाद) estas la sesa plej loĝata urbo, kiel milionurbo en Barato, kaj same tiel en la plej granda en la ŝtato Guĝarato, fine ĝi estas universitata urbo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ahmadabado situas laŭ rivero Sabarmati en okcidenta parto de la lando.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ahmadabado estis fondita en 1411 de islama reĝo Ahmad-Ŝah (el kiu devenas ĝia nomo: "Ahmad-urbo"). La historia loknomo estis Karnāvaṭī. Dum dominado de britoj garnizono estis tie, tial la urbo evoluis. Ĝi estis ĝis 1970 la ĉefurbo de Guĝarato, kiam la ĉefurbecon oni tranlokigis al nova planita urbo Gandinagaro (Gandhinagar). Ahmadabado estas inter la plej gravaj industriaj urboj en Barato, ĉefe pri teksaĵoj. Komence de la 21-a jarcento nubskrapuloj konstruiĝis kaj enradikiĝis la moderna industrio.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

parto de la historia urbocentro
moskeo Ĝama Masĝid
ŝtupa fontano, Adalaj