Pawiak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La skulptomodelo de la malliberejo Pawiak en la Muzeo de Pawiak

Pawiak – ne plu ekzistanta enketa malliberejo de Gestapo troviĝanta en centro de Varsovio, ĉe str. Dzielna 24/26, kies nomo devenas de strato Pawia, ĉe kiu estis enirejo. En la jaroj 1939–1944 estis la plej granda germana politika malliberejo sur la teritorio de la okupata Pollando.

La ekzekutoj de la malliberuloj de Pawiak ĉe la strato Leszno en Varsovio (la 11a de februaro 1944)

Historiistoj taksas, ke ĉirkaŭ 100 mil malliberigitoj trapasis Pawiak el kiuj 37 mil pereis en ekzekutoj, ĉirkaŭ 60 mil estis forveturigitaj en 95 transportoj al aliaj koncentrejoj kaj aliaj izolejoj.

La malliberejo estis detruita de germanoj dum la ribelo de Varsovio aŭguste 1944. Ĝi ne estis rekonstruita, en la 50-aj jaroj trapasis ĝin aleo de Julian Marchlewski, la nuna aleo de Johano Paŭlo la 2-a.

Komencoj[redakti | redakti fonton]

Konstruata en la jaroj 1830-1836 laŭ projekto de la varsovia italdevena arkitekto Henryk Marconi. De la januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio ekde 1863 estis politika malliberejo dividita en vira kaj virina.

Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Post la germana invado en Pollandon polojn oni enprizonigis jam la 2-an de oktobro 1939 laŭ Speciala Kapt-ordona Libro de Poloj. Dum la germana okupado ĝis marto 1940 la malliberejo subiĝis al Justeca Fakultato de la Oficejo de Ĝenerala Gubernio. Marte de la sama jaro Pawiak iĝis enketa malliberejo de Sekurec-Polico de Varsovia Distrikto, kaj precipe ties 4-a Fako de Sekreta Ŝtata Polico - Gestapo. Novembre 1940 la malliberejo ektroviĝis kadre de la Varsovia geto.

Arestitoj de Intelligenzaktion kaj Eksterordinara Ekstermiga Agado estis surloke murditaj dum enketado en sidejo de Sicherheitspolizei ĉe la strato Szucha aŭ en keloj aŭ mortis en mallibereja malsanulejo. Ekzekuton de politikaj malliberuloj de Varsovio germanoj kutime faris sekrete, en lokoj neatingeblaj por atestantoj. Ekstermejoj estis i.a. en:

  • parlamentaj ĝardenoj ĉe str. Wiejska
  • Las Kabacki (Arbaro Kabacki)
  • Szwedzkie Góry (Svedaj Montoj) en kvartalo Bemowo
  • Las Sękociński (Abaro Sękociński) apud Magdalenka (proksime al Piaseczno)
  • Lasy Chojnowskie (Arbaroj Chojnowskie) apud Stefanów
  • Laski
  • Wydmy Łuże kaj Wólka Węglowa rande de Kampinos
  • Palmiry

Aliajn oni forveturigis al la jenaj koncentrejoj de Auŝvico, Ravensbrück, Gross-Rosen, Majdanek, Stutthof (en Libera Urbo Dancigo), Sachsenhausen, al la germana laborkoncentrejo en Treblinka kaj al Buchenwald. Malliberuloj de Pawiak post pli frua restado en ĉi tiuj koncentrejoj estis ankaŭ direktataj al Mauthausen-Gusen, koncentrejo Dachau, Flossenbürg kaj Bergen-Belsen.

El la kroniko de Pawiak[redakti | redakti fonton]

3.11.1939: Halina Regulska en sia taglibro skribis: Ŝokis nin hodiaŭ afiŝita "Bekanntmachung" pri verdikto de mortpuno kontraŭ du virinoj Eugenia Włodarz kaj Elżbieta Zahorska. Kiel kaŭzon oni donis: "atenco kontraŭ germana soldato, respektive sabotado, t.e. forŝiro de afiŝoj" - unua malkaŝita ekzekuto de enprizonigitoj en Pawiak -, la filino de verkistino Anna Zahorska starante antaŭ ekzekuta plotono en la germana lingvo kriis: Noch ist Polen nicht verloren (Ankoraŭ Pollando ne pereis)

26.09.1940 en Pruszków germanoj arestis membron de Sekreta Pola Armeo d-ron Zygmunt Śliwicki, malliberigitan en Pawiak, kie estis kuracisto kaj povis fruktodone labori konspire

16.10.1943: En Varsovio germana polico pafmortigis 20 malliberigitojn de Pawiak

18.10.1943: Nokte de la 17-a/18-a de oktobro okazis unu el la plej grandaj ekzekutoj en la historio de Pawiak - ĉ. 600 nudajn enprizonigitojn germanoj forkondukis en grupoj kaj pafmortigis per mitraloj sur la stratoj Pawia kaj Dzielna (komenco de preskaŭ ĉiutagaj ekzekutoj sur ruinoj de Varsovia geto, kie pereis 20 mil personoj)

19.07.1944: Grupo de enprizonigitoj sensukcese provis fuĝi kun uzo de armiloj, kiujn ili ricevis per subteraj kanaloj — pro tio, ke germanoj pli frue orientiĝis;

Viktimoj de torturado kaj reprezalioj[redakti | redakti fonton]

Memorigo[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Leon Wanat, Za murami Pawiaka (Malantaŭ muroj de Pawiak), Książka i Wiedza, Varsovio 1960.
  • Regina Domańska, Pawiak – więzienie Gestapo. Kronika 1939-1944 (Pawiak - malliberejo de Gestapo. Kroniko 1939-1944), KiW, 1978.
  • Bogusław Kopka, Konzentrationslager Warschau. Historia i następstwa (KL Warschau. Historio kaj sekvoj), Instituto pri Nacia Memoro, Varsovio 2007, ISBN 978-83-60464-46-5.
  • Biuletyn Głównej Komisji Badania Zbrodni Hitlerowskich w Polsce, volumo IV „Pawiak – Więzienie Gestapo w Warszawie”, „Majdanek”, „Hitlerowski plan walki biologicznej z narodem polskim” (Hitlera plano de biologia batalo kun la pola nacio), „Program narodowościowy” (Nacieca programo), „Grabież dóbr kultury polskiej” (Rabo de la bonaĵoj de la pola kulturo), Eldonejo de Ĉefa Komisiono pri Esploro de Germanaj Krimoj en Pollando, Varsovio 1948.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]