Maksimilijan Ćolić

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maksimilijan Ćolić
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1749 (1749-06-05)
en Senj
Morto 15-an de septembro 1808 (1808-09-15) (59-jaraĝa)
en Zagrebo
Okupo
Okupo universitata instruisto • teologo • filozofokanonikoverkisto
vdr

Maksimilijan Ćolić [ĉoliĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj tiama ortografio Chiolich Miksa estis kroata (ankaŭ hungarlandana) pastro, kanoniko, profesoro, parlamentano. Lia nobela antaŭnomo estis löwenspergi.

Maksimilijan Ćolić [1] naskiĝis la 5-an de junio 1749 en Kroatio en Senj. Li mortis la 15-an de septembro 1808 en Zagrebo (laŭ alia informo en 1818).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Maksimilijan Ćolić frekventis gimnazion en Rijeka, poste li plulernis en Graz kaj Romo, fine li doktoriĝis. Post siaj studoj li estis pastro-predikisto en Zagrebo. En 1788 li estis rektoro en Reĝa Universitato de Pest [2] (li ankaŭ instruis). En 1790 li estis nomumita kanoniko de Zagrebo. Li partoprenis ankaŭ en laboro de hungara parlamento en Pozsony.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Oratio habita in introductione scholarum in theatro academico (1776)
  • Oratio funebris dum piis manibus M. Theresiae augustae regia Zagrab. acad. parentaret, dicta (1781)
  • Oratio funebris dicta… dum piis manibus com. Francisci Nadasdi pro-regis Dalmatiae, Croatiae, Slavoniae parentaret (1783)

Fontoj[redakti | redakti fonton]