Preĝejo Vizito de Maria (Csatka)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Vizito de Maria
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Csatka
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Komárom-Esztergom
diocezo Veszprém (urbo)
dekanujo Zirc
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Vizito de Maria estas romkatolika (la sola) historia monumento en vilaĝo Csatka (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko la paŭlanoj fondis monaĥejon en 1357, iom poste ankaŭ kirko estis konstruita. Ĝis la turka erao la monaĥo apartenis al la plej gravaj en Hungarlando. Inter 1543-1630 Csatka apartenis al la Osmana Imperio, la kirko ruiniĝis, la vilaĝo senhomiĝis. En 1630 revenis la paŭlanoj, sed ili jam ne servis el la kirko, kiu estis trakonstruita laŭ baroko en 1779 kaj 1801. Intertempe la monaĥo malkonstruiĝis. La orgeno estis farita en 1903. Inter 1966-1968 la preĝejo plene renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La fundamento havas similecon al paŭlana preĝejo en Márianosztra. La konstruaĵo situas sola en mezo de la vilaĝo en korto. En la korto estas videblaj ankaŭ monumentoj pri la mondomilitoj. Ĉe renkontiĝo de navo kaj absido la turo altiĝas. La absido estas oklatera, sed interne nun la sakristio funkcias. 3 ŝtupaj pilieroj apogas la absidon. La ĉefaltara bildo estis pentrita en 1801.

Kermeso okazas la 2-an de julio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.