László Szörényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Szörényi
Persona informo
Naskiĝo la  24-an de oktobro 1670(nun 1670-10-24)
en Hungario Trencsén (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 13-an de novembro 1752
en Hungario Nitro (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo teologo • katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo • politikisto
vdr

László Szörényi [lAslO sorEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Szörényi László József estis hungara katolika pastro, kanoniko, preposto, episkopo. Lia nobela antaŭnomo estis kisszörényi [kiŝsorEnji].

László Szörényi[1] naskiĝis la 24-an de oktobro 1670 en Trencsén (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Trenčín en Slovakio), li mortis la 13-an de novembro 1752 en Nitro (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempe en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Szörényi studis en Presburg kaj Nagyszombat, ekde 1695 en Romo. Post 2 jaroj li pastriĝis, hejmenveninta li doktoriĝis el teologio. Inter 1699 kaj 1702 li estis paroĥestro en Bajna, inter 1702-1752 li estis kanoniko en Nitro. Intertempe li estis seminariestro kaj preposto inter 1711-1715. Li atingis la pastran rangon episkopo en 1718 kaj en alia episkopejo en 1733. Pro proksimeco kaj minaco li daŭre tenis la rangon kanoniko. En 1748 li retiriĝis kaj vivis ĝismorte kvazaŭ ermito.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Manuale Canonicorum continens praxim et observationes capitulares (1714, 1744)
  • Archi-Decanus visitans (1727)
  • Vindiciae Syrmienses seu descriptio Syrm. episcopatus (1734, 1746)
  • Remonstratio illius quod regulares cuiuscunque ordinis etiam mendicantium... (1739)
  • Praerogativae, libertates et privilegia ecclesiis et clero regni Hungariae... (1745)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]