Bajna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Bajna estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono de Dorog apud Nyergesújfalu, Bajót, Nagysáp, Epől, Szomor kaj Gyermely.

Kastelo de Bajna

La vilaĝo situas sur malebenaĵo ĉe monto Gerecse, laŭ flankovojoj. La plej proksima urbeto estas Tokod.

Historio[redakti | redakti fonton]

La skribita historio de vilaĝo Bajna, kiu nun havas du mil loĝantojn, estas kondukebla reen ĝis la 11-a jarcento, ja, en 1087 ĝi estis jam loko kun domoj. La preĝejo estis konstruita en 1484 kun unu navo en gotika stilo, kaj en 1880 estis plilarĝigita kun kverŝipo kaj du flankoŝipo dank’ al SIMOR Johano la ĉefprimaso de Esztergom. Ankaŭ la lernejon konstruigis Simor Johano al siaj amataj kredantoj. La golgoto de Csimar, proksime al la vilaĝo, staras sur la loko de preĝejo de detruita vilaĝo en la turkaj tempoj, kun praa kruco el ruĝa marmoro. La famon de Bajna tamen ne donis ĝi, sed la tiel nomita kastelo de Sándor-Mettenich. La grafo SÁNDOR Mauricius, kiu vivis en la 19-a jarcento, kaj estis obstina, necedema, flamiĝema homo. Li vetinte saltigis malsupren de la balkono de la kastelo per sia ĉevalo. La ĉevalo pereis pro atrakcio, sed la grafo estas menciata eĉ hodiaŭ en la vilaĝo la diablorajdisto. La grafo transkonstruigis la kastelon por sia amatino, Leontina la filino de kanceliero Metternich laŭ la planoj de fama hungara arĥitekto HILD Jozefo.